FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
ejo, siaflanke, aliris la marcxon kaj vagsercxis dum longa tempo en la kotacxo kaj finfine mankaptis ranon kaj gxin revenportis kaj transdonis al la ulo, kaj diras: "'Nu, se vi pretas, metu gxin apud Danielon, kun gxiaj antauxpiedoj en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.' Tiam li diras, 'Unu--du--tri--_eku_! kaj li kaj la ulo ektusxis la ranojn de malantauxe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Dacxjo faris klopodegon kaj kuntiris la sxultrojn--tiel--kiel Franca viro--sed sensukcese--li ne povis ekmovigxi. Li restis fiksite tiel solide kiel pregxejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita sxipo. Smilejo estis iom surprizita kaj ecx nauxzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri kio temas. "La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transsxultren--tiel--en la direkto al Dacxjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al aliaj ranoj.' "Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Dacxjon dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn en la lando estus povinta malebligi tiun ranon--mi scivolas cxu eble gxi spertas iuspecan gxenon--sxajnas al mi ke gxi estas iom pufigita.' Kaj li alkrocxis Dacxjon per la kolnuko kaj levis gxin kaj diras, 'Nu, kulpigu miajn katojn se gxi ne pezas kvin funtojn!' kaj gxin renversis kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletajxoj. Kaj tiam li komprenis kio okazis kaj ege kolerigxis--li formetis la ranon kaj komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj--" En tiu momento Simono Hvelero auxdis iun alvoki lian nomon en la antauxdoma gxardeno kaj starigxis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj turnigxante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas, fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton." Sed, kun via permeso, mi jugxis ke dauxrigo de la historio pri la entreprenema vagabondo _Jacxjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn informajxojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojigxis. Cxe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li alkrocxis min kaj rekomencis: "Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj--" Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por auxskulti pri la afliktita bovino sed adiauxis
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
Smilejo
 

Dacxjon

 

alkrocxis

 
Dacxjo
 

nenian

 
restis
 

komencis

 

foriri

 

finfine

 

Hvelero


Simono

 
auxdis
 

gxardeno

 

starigxis

 

ekscii

 

turnigxante

 

foriris

 

antauxdoma

 

alvoki

 
komprenis

funtojn

 

renversis

 
besteto
 

duoblan

 

elruktegis

 

katojn

 

kolnuko

 
kulpigu
 

manplenon

 
neniam

atingis

 

postkuri

 

formetis

 

kugletajxoj

 
okazis
 

kolerigxis

 

momento

 
rekomencis
 

flavan

 

unuokulan


bovinon

 
revenado
 

Hveleron

 

survojigxis

 

renkontis

 

afablan

 

voston

 

auxskulti

 

deziron

 

afliktita