FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
kaj ricevi cxiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti felicxa. Ne. En la libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jacxjo. Nenia enmiksigxema maljuna pektenaspekta jugxisto ekaperis por estigi gxenojn kaj tial la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jacxjo felicxis pro tio cxar, vi scias, Jacxjo malamegis moralajn knabojn. Jacxjo diris ke li "malestimas tiajn molacxulojn." Tia estis la lingvajxacxo de tiu malbonkonduta malbonzorgata knabo. Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jacxjo estis la fojo kiam li iris boatadi en dimancxo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam sxtormo kuratingis lin dum li fisxkaptadis en dimancxo kaj ne trafis lin fulmo. Ho, vi povus tralegi cxiujn dimancxlernejajn instrulibrojn inter nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similajxon. Ho, ne! Vi ekscius ke cxiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimancxo senmanke dronas. Kaj cxiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de sxtormoj dum ili fisxkaptadas en dimancxo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj malbonkondutajn knabojn cxiam renversigxas en dimancxo kaj cxiam okazas sxtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fisxkaptadas en dimancxo. Kiel tiu Jacxjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero. Tiu Jacxjo gxuis sorcxitan vivon--devas esti tiel. Nenio sukcesis lin difekti. Li ecx transdonis al bestogxardena elefanto tabakbulon kaj la elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la enhavon de la mangxosxranko sercxante pipromentan esencon kaj ne eraris trinkante brandon. Li sxtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris cxasadi en dimancxo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis sian fratineton sur la tempion kiam li kolerigxis kaj sxi ne restis en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolcxaj surlipaj pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompigxanta koro. Ne, sxi baldaux resanigxis. Li forfugxis kaj finfine surmarigxis kaj kiam li revenis li ne estis malfelicxa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj ne dormis en la trankvila pregxeja tombejo kaj la de grimpoplantoj kovrata logxdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinajxojn. Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel saksxalmisto kaj tuj sukcesis aligxi al la fajrobrigado. Kaj li plenkreskuligxis kaj edzigxis kaj naskigis grandan familion kaj sencerbigis ilin cxiujn iun nokton per hakilo kaj sin ricxigis uzante diversajn trompajxojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej malica kanajlo de sia naskig
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
Jacxjo
 

dimancxo

 

cxiujn

 
knabojn
 

boatadi

 
fisxkaptadas
 

elefanto

 

sukcesis

 

sxtormoj

 

malbonkondutajn


malbonkondutaj

 
knaboj
 

senmanke

 

ruzojn

 

diversajn

 

trompajxojn

 

kolerigxis

 

tempion

 

fratineton

 
kanajlo

restis

 

dolorego

 
nokton
 

somertagoj

 

mortis

 

hakilo

 

longaj

 
uzante
 

pugnebatis

 
ricxigis

naskig

 

infera

 

pipromentan

 

esencon

 
eraris
 

sercxante

 

mangxosxranko

 
rostrobato
 

kontrolis

 

enhavon


trinkante

 
brandon
 

forpafis

 

dolcxaj

 

cxasadi

 

sxtelprenis

 

pafilon

 

fingrojn

 

pardonvortoj

 

hejmenrevenis