FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
j kiam temis pri honesta kaj senruza saltado sur ebena platajxo, gxi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena platajxo estis gxia specialajxo, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio Smilejo bonvole vetis monon pri gxi gxis restis al li nenia plua cendo. Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi cxar uloj vojagxintaj cxien kaj estintaj cxie diris cxiuj senescepte ke la besto superas cxiun ajn ranon iam viditan de _ili_. "Nu, Smilejo tenis la beston en latajxa skatoleto kaj foje li kunportis gxin en la kampadejocentron kaj proponis gxin kiel monvetobjekton. Iun tagon ulo--nekonato en la kampadejo--renkontis lin kun lia skatoleto kaj diris: "'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?' "Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, aux povus esti kanario, eble, tamen ne estas tiajxo. Nur rano gxi estas.' "Kaj la ulo prenis gxin kaj okulkontrolis gxin zorge kaj turnis gxin en diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu _gxi_ utilas?' "'Nu,' diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, 'gxi utilas por _unu_ afero, mi opinias. Gxi kapablas pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.' "La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al gxi, retransdonis gxin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al aliaj ranoj.' "'Eble vi ne vidas ilin,' diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion _mian_ mi havas kaj kuragxas veti kvardek dolarojn pri gxia kapablo pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.' "Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfelicxa maniero, 'Nu, mi estas nur fremdulo cxi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi havus, mi bonvolus priveti kontraux vi.' "Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas--ne gravas--se vi bonvolos teni mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi.' Tial la ulo prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de Smilejo kaj sidigxis por atendi. "Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties busxon kaj prenis kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletajxoj--gxin plenigis gxis preskaux la mentono--kaj surplankenigis gxin. Smil
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
Smilejo
 

skatoleto

 

prenis

 
utilas
 

momenton

 
skatolon
 

gravas

 

platajxo

 

Kalavero

 

Konteo


pretersalti

 
plenigis
 

kvardek

 

dolarojn

 

spertulo

 

opinion

 

malkonas

 

tiurilate

 

amatoro

 
rilate

retransdonis

 

meditege

 
neniajn
 

rigardon

 

apartan

 

direktis

 

longan

 
kuragxas
 

plibonigi

 
kapablajn

ranojn

 

malfelicxa

 

pensante

 

repensante

 
eligis
 

sidigxis

 

atendi

 
levstangumis
 

preskaux

 

mentono


surplankenigis

 
koturnkugletajxoj
 

busxon

 

kafkuleron

 

besteton

 

fremdulo

 

maniero

 

kapablo

 

primeditis

 

bonvolus