FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   >>  
esis al mi ripeti la saman malnovan senkuragxigan rimarkon: "Cxu _neniam_ samaspektos ili?" Sed finfine alvenis mia rekompenco. Gxi estis la dikfingra premajxo de la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento: Soldato Franzo Adlero. Unu horon antauxe mi sciis nek la nomon nek la vocxon nek la figuron nek la vizagxon nek la naciecon de la murdinto. Sed nun mi sciis cxiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen restis rimedo por cxion _nepre_ certigi. Mi disponis pri premajxo de la maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin dum lia maldejxorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj auxdkampo de eblaj atestontoj mi diris en impona maniero: "Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi jugxis esti pli bone ne malkovri gxin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies sorton mi pristudis hierauxnokte--Soldato Adlero--murdis virinon kaj infanon. Oni vin spuras. Antaux ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin ambaux." Li falis surgenuen, timigite gxis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade elversxis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora maniero restinta unu el miaj memorajxoj pri tiu murdonokto en mia cxambreto: "Mi ne faris tion. Laux mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis malhelpi ke _li_ faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li faris tion solapersone." Jen estis cxio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo. Sed ne, li alkrocxigxis al mi, petegante ke mi lin protektu kontraux la murdinto. Li diris: "Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kasxejo. La fruktajxo de sxtelado kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj gxi estos al vi, cxiu cendo. Du trionoj el gxi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi rajtas alpreni gxin entute. Ni kasxis gxin kiam ni alvenis cxi tien komence. Sed mi rekasxis gxin hieraux en nova loko kaj ne diris tion al li. Mi intencis dizerti kaj gxin forpreni entute. Gxi estas oro kaj tro peza por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris la riveron antaux du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun la mono. Kaj se mi ne havus la sxancon priskribi la kasxejon al sxi, mi intencis ruzdoni mian argxentan posxhorlogxon en sxian manon aux transsendi gxin al sxi kaj sxi komprenus la aferon. Estas paperpeco en la malantauxajxo de la ujo kiu cxion rakontas. Jen, prenu la horlogxon kaj d
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   >>  



Top keywords:
Adlero
 

intencis

 

maniero

 
entute
 

alvenis

 
Soldato
 

premajxo

 

murdinto

 

protektu

 

petegante


stultulo

 
transsendi
 

senigi

 

kontraux

 

alkrocxigxis

 

rabado

 

sxtelado

 

fruktajxo

 

dolarojn

 
kasxejo

aferon

 

malhelpi

 
strebis
 

horlogxon

 

rakontas

 

klopodis

 

paperpeco

 
atestanto
 

solapersone

 
malantauxajxo

komprenus

 

forpreni

 

dizerti

 

hieraux

 
manporti
 

transiris

 

riveron

 
antaux
 

evitas

 

virino


postsekvos

 
rekasxis
 

cxambreto

 

trionoj

 

apartenas

 

argxentan

 

posxhorlogxon

 

pretigi

 

ruzdoni

 

sxancon