FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   >>  
on kiujn mi malakceptis. Mi farigxis bonvola viktimo de iliaj sxercoj. Tio pligrandigis mian popularecon. Mi farigxis favorato. Baldaux mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian gxojon tio havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el cxiuj kompanianoj siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi _certegis_ suresti la gxustan spurvojon. La viro nomigxis Krugero. Li estis Germano. Estis naux Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas liaj intimuloj, sed lauxsxajne li havis neniajn apartajn amikojn. Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton. Kelkfoje mi tiel sopiris al vengxo ke mi apenaux sukcesis malhelpi min surgenuigxi antaux li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi atendadis pacience kaj dauxre sortodivenis, lauxokaze. Mia aparataro estis simpla: iom da rugxa farbo kaj peceto da blanka papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan premajxon de gxi, gxin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian sensencajxon? Jen gxi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke cxiu homo havas unu trajton kiu neniam sxangxigxas ekde la lulilo gxis la tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke tiuj linioj neniam nepre samaspektas cxe iu ajn homparo. Nuntagare ni fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio por estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero, kutimis fari premajxon pri la dikfingra malsuprajxo de nova malliberulo kaj gxin staplis por ebla estonta uzado. Li diris cxiam ke bildoj senvaloras cxar eventualaj kamuflovestajxoj povas ilin senutiligi. "La dikfingro estas la ununura certajxo," li diris. "Gxi ne kamuflovesteblas." Kaj li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj amikoj kaj konatoj. Tio sukcesis cxiam. Mi dauxre sortodivenis. Cxiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco, kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premajxojn de la tago. Vi imagu la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn rugxajn spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn dik- kaj alifingrajn premajxojn de tiu nekonata murdinto, presitajn per la plej kara sango--por mi--iam defaligita sur cxi tiu tero! Kaj foje kaj refoje nec
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   >>  



Top keywords:
dikfingro
 

premajxon

 

estonta

 
sortodivenis
 

premajxojn

 
dauxre
 

kutimis

 

linioj

 

neniam

 

sukcesis


farigxis

 
malliberulo
 

referenco

 

staplis

 

Galerio

 

laborkariero

 

Franco

 

malsuprajxo

 

aktiva

 
dikfingra

homparo

 

lulilo

 
flanko
 

malsupra

 

sxangxigxas

 

trajton

 

krimulon

 
pendas
 

bildon

 
Nuntagare

samaspektas

 

Kanajlo

 

tenante

 

dokumenton

 
dekstramanajn
 

surportantan

 

spiralojn

 
rugxajn
 

vorantan

 

avidon


okulkontrolegis

 
labirintajn
 

alifingrajn

 

defaligita

 

refoje

 

murdinto

 

nekonata

 

presitajn

 

certajxo

 

ununura