FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   >>  
tinentan sintrudon de la juro. Legxoj kaj la pendumilo ne povus kontrauxpagi la sxuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la sxuldanton kaj kolektus la sxuldon. Kiel efektivigi tion, cxu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri gxi se mi neniam vidis la vizagxojn de la sxtelistoj nek auxdis iliajn kutimajn vocxojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraux tio tamen mi estis jes ja certa--ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon--indicon kiun vi taksintus senvalora--indicon kiu ne multe helpintus ecx detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel gxin apliki. Mi parolos pri tio baldaux. Vi vidos. Ni dauxrigu nun, konsiderante la aferon en tauxga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarsxajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri gxi--konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro. Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La vocxo de la kapitano, per Dio!"--la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio. Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidigxis sercxi mian viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj sercxis vane, cxar nur mi suspektis la soldatojn. Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis kamuflajxon por mi el diversaj vestajxpecoj kaj -eroj. En la plej proksima vilagxo mi acxetis paron da bluaj sxirmvitroj. Post kelke da tempo, kiam la milita kampadejo disigxis kaj Kompanio-C-on oni forsendis cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kasxis mian etan monprovizon en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la nokto. Kiam Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi estis tie--kun nova metio: sortodivenisto. Dezirante sxajni egalpartia, mi amikigxis kaj divenis sortojn inter cxiuj kompanioj tie garnizonigitaj. Tamen mi atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min komplezemigis senlime inter tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian komplezon, starigis antaux mi nenian minac
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   >>  



Top keywords:
Kompanio
 

indicon

 

nenian

 
mejlojn
 

kompanioj

 
kampadejo
 

milita

 

diversaj

 

nenion

 

efektivigi


komplezon

 
suspektis
 

soldatojn

 

Laborante

 

pacience

 

starigis

 

kunkonversaciintoj

 

sercxis

 

dumnokte

 
Legxoj

vestajxpecoj

 

kamuflajxon

 
afliktita
 

tinentan

 

fabrikis

 

rajtis

 

sercxi

 
sxuldoprezon
 

kompanio

 
decidigxis

eskorto

 

ricevi

 

kontrauxpagi

 

antaux

 
parazitulojn
 

pendumilo

 

vagabondojn

 
rabistojn
 

konversacioj

 

studeme


obstine

 
priskribis
 

proksima

 

sortodivenisto

 

Dezirante

 

sxajni

 

egalpartia

 

Napoleonon

 

sintrudon

 

amikigxis