FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
ekscitigxante kaj interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en sekurajn manojn kie li ne povus gxin ektusxi, ne pli ol ses semajnoj forpasus antaux ol--" "_Certege_, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas sian tantiemon--eble temas pri tri mil, eble du mil--" "Kial tiu sxuisto rajtas disponi du mil dolarojn, placxus al mi ekscii?" Rogxero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun, tie en Manhejmo, cxirkauxate de samranguloj, mangxante sian panon kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, gxuante sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj _benita_! Jes, mi diru 'benita' super la miriadoj cxirkauxirantaj en silkaj vestajxoj, lauxpromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsagxeco. Sed vi nur metu _la koncernan_ tenton antaux li nuran fojon! Vi nur metu dek kvin cent dolarojn antaux tia viro kaj diru--" "Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "_Kvin_ cent putrigus liajn principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo, de tie gxis la defluilo, de tie gxis la almozdomo, de tie gxis--" "_Kial_ trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto serioze kaj alloge. "Li estas felicxa tie kie li estas ke tia kia li estas. Cxiu sento pri honoro, cxiu sento pri karitato, cxiu sento pri alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi en sengxeno. Jen vera amikeco, jen auxtenta amikeco. Ni povus funkciigi aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj sagxan, kredu min." Post iom da dauxra diskutado, evidentigxis ke cxiu el ni, en la profundo de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu arangxo pri la afero. Klarege estis ke cxiuj sentis la devon sendi al la kompatinda sxuisto _ion_. Estigxis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni elektis sendi al li kolorlitografon. Nu, post kiam cxio lauxsxajne bonordigxis por cxiuj partoprenantoj, elstarigxis nova gxeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi bonsxancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Rogxero diris: "Kiu estintus _iel ajn_ bonsxanca se ne partoprenintus en la afero mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi cxio irintus al la sxuisto." Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam Rogxero unue parolis. Mi replik
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
Rogxero
 

sxuisto

 

antaux

 
interrompis
 

benita

 
serioze
 

Tompsono

 

sentis

 

amikeco

 

dolarojn


momento

 
semajnoj
 

Klarege

 

profundo

 

arangxo

 

dubojn

 

kelkajn

 

nenian

 

kompatinda

 
pompajn

auxtenta

 

funkciigi

 
aliajn
 

rimedojn

 

komplezan

 

sengxeno

 

dauxra

 
diskutado
 

sagxan

 
evidentigxis

bonsxanca

 

partoprenintus

 

estintus

 

bonsxancaj

 
kunricevos
 

duonon

 

parolis

 
replik
 

aferon

 

pripensis


sugeston

 
irintus
 

kolorlitografon

 

elektis

 

lauxsxajne

 

finfine

 

punkto

 

Estigxis

 

pripensa

 

diskuto