antaux dudek jaroj mi kutimis vidi
bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda
kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo.
Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun cxiutaga enketo. Urbeton kie
antauxe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta
Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novajxon pri la
lamentinda katastrofo de batalsxipo Pensilvanio antaux kvaronjarcento.
Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fisxojn.
Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domacxeto kaj dispecigxanta
brika fumtubo!
LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO
Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan
paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko,
Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi cxi tie alfiksas la
rezultajxon. Mi sentas kasxitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas
mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis
ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multagxulo sian
fifaman _Jacxjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj
agacantaj tiurilataj rememorajxoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj
por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.
Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servocxambra
stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomigxanta
Cxe-Angxelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia
trankvila vizagxo mienon de cxarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekigxis
kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia
petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomigxanta Leonido
V. Smilejo--Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia
mesagxo lauxraporte logxinta antauxe en Cxe-Angxelo. Mi aldonis ke, se
S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi
sxuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.
Simono Hvelero malantauxenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per
sia segxo, tiam sidigxis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan
cxi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam
senigis la vocxon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian
komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo.
Tamen laux la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj
seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke,
|