FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
lia hundo lin kontrauxmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam li aspektis iom malkuragxigite kaj cxesis penadi gajni la venkon kaj finigxis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaux por diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro konsenti priveti kontraux hundo kiu ne havas malantauxajn krurojn al kiuj oni povas alkrocxi, kio en batalo estis lia cxefa atakmanovro, kaj tiam li iom foriris lampasxe, sin kusxigis kaj mortis. Bonega hundido estis tiu Andreo Gxaksono kiu sin famigintus se gxi sukcesintus travivi, cxar gxin enestis bona konsistigajxo kaj genio. Tion mi scias, cxar antauxe gxi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj se gxi ne havas talenton. Cxiam mi ekbedauxras pensante pri tiu lasta batalo gxia kaj ties finigxo. "Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn kaj cxiujn tiajn specajxojn gxis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti al li privetajxon kontraux kiu li ne kapablus kontrauxstarigi samajxon. Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis gxin kaj diris intenci gxin klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en sia malantauxdoma gxardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu certa ke li jes ja lernigis gxin. Li kutimis iom sxoveti la ranon de malantauxe kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirligxadi en la aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapigxon, aux eble paron da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj reterenigxi platpiede kaj bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante al gxi kiel kapti musxojn kaj trejnis gxin tiurilate tiel konstante ke la besteto sukcesis trafi musxon cxiun fojon kiam la insekto eniris gxian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur tauxga edukado por ke gxi povu fari ion ajn--kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti Danielon Vebsteron cxi tien sur cxi tiun plankon--Danielo Vebstero estis la nomo de la rano--kaj ekkriegi, 'Musxoj, Dacxjo, musxoj!'--kaj pli rapide ol vi povas palpebrumi gxi suprensaltis vertikallinie kaj forlekegis la musxon de sur la tablo kaj refalacxis surplanken tiel solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantauxa piedo tute apatie kvazaux ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgraux ties grandaj talentoj. Ka
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
Smilejo
 

batalo

 

musxon

 
aspektis
 

kvazaux

 
kontraux
 

sukcesis

 

malkuragxigite

 

besteto

 

konstante


musxojn

 
trejnis
 

tiurilate

 

minuto

 

tauxga

 

malantauxe

 

mankas

 

vidkampon

 

sekvinta

 
insekto

eniris

 

lernante

 
transkapigxon
 

efektivigi

 

kirligxadi

 

cxesis

 

pastoringo

 
sukcesigis
 

alkutimigis

 
edukado

tiaspeca

 

saltado

 

bonsane

 

starton

 
reterenigxi
 

platpiede

 

penadi

 
surprizite
 

malantauxa

 

apatie


konsciante

 
kapoflankon
 

surplanken

 

solide

 

kotbulo

 

komencis

 

farinta

 

malgraux

 

grandaj

 

talentoj