FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
al li. "Cxu mortinta?" mi demandis. "Cxu ne sukcesis eskapi? Cxu kaptita fugxante kaj pafita?" Cetera kapskuo nea. "Tial, kiel?" Denove la viro entreprenis fari ion permane. Mi zorge atentis sed ne sukcesis diveni la celon. Mi antauxenklinigxis kaj rigardis ecx pli zorge. Li cxirkauxtordis dikfingron kaj per gxi malforte pikis la bruston. "Ho, cxu vi volas diri: ponardita?" Jesa kapmovo, akompanite de fantoma rideto de tioma diableco ke gxi eksxaltis veklumon en mia malakra cerbo kaj mi kriegis: "Cxu ponardis lin _mi_, lin preninte por vi? Cxar tiu pikbato celis ununure vin!" La jesa kapmovo de la denove mortanta fripono estis tiel gxoja kiel lia mankanta fortiko kapablis elmontri. "Ho, mizera, mizera mi, mortiginte la kompatan personon kiu amikigxis kun miaj karuloj kiam ili estis senhelpaj kaj kiu ilin servintus se li povintus! Mizera, ho, mizera, mizera mi!" Mi imagis auxdi la dampitan glugleton de primoka rido. Mi eligis la vizagxon de inter la manoj kaj vidis mian malamikon malantauxensinki sur sian klintabulon. Necesis al li suficxe longa tempo por morti. Li disponis mirindan vitalecon, surprizan konstitucion. Jes, li pasigis placxe longan tempon pri la afero. Mi alportis segxon kaj jxurnalon, sidigxis apud li kaj legis. De tempo al tempo mi trinketis brandon. Tion mi bezonis pro la malvarmo. Sed mi trinketis ankaux pro tio ke, en la komenco, kiam mi etendis la manon por alpreni la botelon, li supozis ke mi celas havigi iom al li. Mi legis lauxtvocxe: cxefe fantaziajn raportojn pri homoj urgxe forkaptitaj de sur la tombosojlo kaj revenigitaj al vivo kaj viglo pere de kelkaj kulerplenoj da likvoro kaj varma bano. Jes, li pasigis longan malfacilan tempon mortante: tri horojn, ses minutojn, ekde la momento kiam li auxdigis la sonorilon. Laux onia opinio, dum la dek ok jaroj forpasintaj ekde kiam iniciatigxis tiu kadavrogvatado, nenia en tuko envolvita gasto de la Bavariaj mortodomoj iam sonorigis sian sonorilon. Nu, tio estas sengxena opinio. Gxi restu tia. La malvarmo de la mortocxambro jam penetris miajn ostojn. Gxi revigligis kaj retrudis al mi la malsanon antauxe min afliktintan sed kiu, gxis la koncerna nokto, konstante kaj ade malaperis. Tiu viro murdis mian edzinon kaj mian infanon. Kaj post tri tagoj li aldonintos mian nomon al sia murdolisto. Ne gravas! Dio! Kiel bonsapora estas la memorajxo pri tio. Mi kaptoatingis lin eskapantan el sia tombo kaj lin resxovis en gxin! Post
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
mizera
 

sonorilon

 

opinio

 
kapmovo
 

tempon

 
pasigis
 

malvarmo

 

trinketis

 

sukcesis

 

longan


minutojn

 
horojn
 

ankaux

 

mortante

 

botelon

 

malfacilan

 

bezonis

 

supozis

 

momento

 
auxdigis

lauxtvocxe

 

fantaziajn

 
etendis
 

revenigitaj

 

tombosojlo

 

raportojn

 

forkaptitaj

 
kelkaj
 

alpreni

 
likvoro

havigi

 

kulerplenoj

 

komenco

 

infanon

 
edzinon
 

aldonintos

 

murdis

 
koncerna
 

konstante

 

malaperis


murdolisto

 
eskapantan
 

resxovis

 

kaptoatingis

 

memorajxo

 

gravas

 

bonsapora

 

afliktintan

 

envolvita

 

Bavariaj