FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
ina kompato--kaj progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, sxi finfine resanigxos kaj Smilejo, antaux ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.' "Cxi tiu cxi Smilejo havis cxevalinon--la knaboj kromnomis sxin la 'dekkvinminutajxo' sed ili faris tion nur por sxerci, vi scias, cxar kompreneble sxi estis pli rapida ol tio--kaj li ofte vetgajnis monon pri tiu cxevalinacxo, malgraux tio ke sxi estis tiel malrapida kaj cxiam suferis pro astmo aux tempro aux ftizo aux io simila. Kutime ili cxiam cedis al sxi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis sxin survoje. Tamen cxe la finfinigxo de la konkurso sxi ekscitigxis kaj farigxis kvazaux urgxpelata kaj komencis antauxenkaprioli kaj largxe disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruacxego pro tusado kaj ternado kaj mungado--kaj cxiam atingi la venkobudon kun cxirkaux kololonga antauxeco, laux la plej bona takso. "Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi gxin rigardis, sxajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante bonan sxancon por sxtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis gxin, gxi farigxis tute alia hundo. Gxia submentono komencis elstari kiel vaporboata teuxgo kaj gxiaj dentoj malkovrigxis kaj ekbrilis kiel altfornoj. Kaj se cetera hundo gxin atakis kaj gxin skuis cxifonacxe kaj mordis gxin kaj lancxis gxin du-trifoje trans la sxultron, Andreo Gxaksono--tio estis la nomo de la hundido--Andreo Gxaksono cxiam sxajnigis propran kontentigxon, kvazaux atendinte nenion alian--rezulte de kio la vetoj dauxre kaj redauxre duobligxis kaj reduobligxis en la kontrauxa flanko, gxis kiam cxiuj finvetis. Tiam subitege li alkrocxis tiun alian hundon perbusxe jxus cxe la artiko de ties malantauxa kruro kaj tenis gxin en seninterrompa frostigxo. Li ne macxacxis, vi komprenu, nur busxtenis kaj persistegis gxis kiam ili koncedis la venkon, ecx se temis pri tutjara dauxrotempo. Smilejo cxiam gajnis la vetpremion helpe de tiu hundido gxis kiam la besto devis konkursi kontraux hundo perdinta siajn malantauxajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kusxis surgrunde kaj Andreo Gxaksono ekpretis efektivigi sian plej sxatatan alkrocxmanovron, tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la a
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
Gxaksono
 

Smilejo

 

Andreo

 
farigxis
 

hundido

 
komencis
 

krurojn

 

kvazaux

 

atendinte

 

kontentigxon


dauxre

 
nenion
 

kompato

 

redauxre

 

rezulte

 

reduobligxis

 

alkrocxis

 

subitege

 

hundon

 
perbusxe

finvetis

 

kontrauxa

 
propran
 

flanko

 

duobligxis

 

malkovrigxis

 

dentoj

 
ekbrilis
 

altfornoj

 
teuxgo

submentono

 

elstari

 

Providenco

 

vaporboata

 
cetera
 

atakis

 

sxultron

 
favore
 

progresas

 

trifoje


cxifonacxe

 
mordis
 

lancxis

 

sxajnigis

 

malantauxa

 

atingis

 

punkton

 

vetado

 

disksegilo

 

malantauxajn