FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
tiu nokto mi devis enlitigxi dum tuta semajno. Sed ekde kiam mi povis iom rondiradi, mi konsultis la mortodomajn registrolibrojn kaj eksciis la numeron de la domo en kiu Adlero mortis. Mizera pensionacxo tiu estis. Mi konceptis la ideon ke kompreneble li akirintus la personajn havajxojn de Krugero, estante la kuzo de tiu, kaj mi deziris obteni la horlogxon de Krugero se eblus al mi. Tamen dum mi estis malsana la posedajxojn de Adlero oni forvendis kaj dislokis, krom pluraj malnovaj leteroj kaj ceteraj senvaloraj diversajxoj. Tamen, pere de tiuj leteroj, mi spurtrovis filon de Krugero, la nuran restantan parencon lian. Tridekjara nun, li estas faka sxuisto kaj logxas cxe Numero 14 Regxostrato en Manhejmo. Vidvo, li havas plurajn junajn gefilojn. Sen klarigi al li la kialon de tio, konstante ekde tiam mi provizas lin per du trionoj el lia financa subteno. Nu, rilate al tiu horlogxo--vidu kiom strange evoluas la aferoj! Mi cxirkauxspuris gxin en Germanio dum pli ol jaro je granda mon- kaj cxagrenkosto. Kaj finfine mi ekhavis gxin! Ekhavis gxin kaj nedireble ekgxojigxis. Malfermis gxin kaj nenion trovis interne. Ho, mi devintus antauxscii ke tiu paperpeceto ne restos tie cxiun tiun tempon. Kompreneble, mi rezignis pensi pri la dek mil dolaroj tiam. Rezignis tion kaj forigis gxin el mia menso. Kaj ege malgxoje, gxin dezirinte por la filo de Krugero. Hierauxnokte, kiam finfine mi konsentis pri mia neevitebla morto, mi komencis pretigi miajn havajxojn. Mi entreprenis bruligi cxiujn senutilajn dokumentojn kaj certege, de inter la dokumentoj de Adlero ne antauxe zorge kontrolitaj elfalis tiu longe dezirata peceto. Tuj mi gxin rekonis. Jen gxi. Mi gxin tradukos: _Brika lustablo, mezurbe, angule de Orleano- kaj Merkato-Stratoj. Angulo alfrontanta urbodomon. Tria sxtono, kvara vico. Tien ensxovu mesagxon dirantan kiom alvenos._ Jen. Prenu kaj konservu gxin! Krugero klarigis ke tiu sxtono formoveblas, kaj ke gxi estas en la norda muro de la fundamento, kvaravice ekde la supro, triasxtone ekde la okcidento. La mono kasxigxas malantaux gxi. Li diris ke la lasta frazo estas trompajxo por devojigi okaze ke la papero enfalu malgxustajn manojn. Sendube gxi plenumis tiun funkcion por Adlero. Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojagxon laux la rivero, vi spurtrovu tiun kasxitan monon kaj sendu gxin al Adamo Krugero, cxe la Manhejma adreso kiun mi menciis. Gxi ricxuligos lin kaj mi dormos des pli trankvile
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
Krugero
 

Adlero

 

havajxojn

 
leteroj
 

sxtono

 
finfine
 

dezirata

 

peceto

 

rekonis

 

lustablo


Merkato

 
Stratoj
 

Angulo

 

alfrontanta

 

Orleano

 

angule

 

urbodomon

 

elfalis

 

mezurbe

 
tradukos

dokumentojn

 

konsentis

 
Hierauxnokte
 

neevitebla

 

komencis

 

Rezignis

 

malgxoje

 
dezirinte
 

pretigi

 
dolaroj

certege

 

dokumentoj

 

antauxe

 

forigis

 
senutilajn
 

entreprenis

 

bruligi

 
cxiujn
 

kontrolitaj

 

klarigis


petegi

 
proponitan
 

vojagxon

 

deziras

 

manojn

 

malgxustajn

 

Sendube

 

plenumis

 

funkcion

 

rivero