FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
anstataux imagi ke lia rakonto ampleksas ridindan aux absurdan temaron, li taksas gxin vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin dauxrigi siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon. "Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cxeestis cxi tie ulo nomigxanta _Jacxjo_ Smilejo, en la vintro de '49, aux eble estis la printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo pro kiu mi opinias ke estis unu aux la alia estas tio ke mi memoras ke la klintrogego ankoraux ne estis finkonstruita kiam li alvenis la kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis kiam temis pri cxiam veti pri kio ajn surscenejigxas kondicxe ke li sukcesu instigi iun veti pri la kontrauxa flanko, kaj se ne, li mem sxangxis vetflankon. Placxis al li iu ajn arangxo placxanta al la kontrauxvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentigxis. Tamen li estis bonsxanca, malkutime bonsxanca. Preskaux cxiam li venkis. Li estis cxiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni menciis, li proponis priveti gxin kaj priveti iun ajn flankon, laux via deziro, kiel mi jxus menciis. Se okazis vetkuro por cxevaloj, je ties finigxo vi trovis lin multricxigita aux nepre senmonigita. Se okazis hundobatalo, li vetis pri gxi. Se okazis katbatalo, gxin li privetis. Se okazis kokbatalo, li gxin privetis. Nu, se du birdoj sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaux la alia. Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cxeestis gxin senmanke por veti pri Pastoro Valkero kiu estis, laux lia takso, la plej bona oratoro de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis krampkrur-insekton eksurvojigxi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu la loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraux li, li konsentis postsekvi tiun krampkrur-insekton gxis Meksikio por ekscii kien gxi celas iri kaj dum kiom da tempo gxi estos survoje. Multaj el la knaboj de cxi tie vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis al _li_--li bonvolis veti pri io _ajn_--la lauxdamne plej stranga ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo, kaj sxajnis ke oni ne sukcesos sxin savi. Tamen iun matenon li eniris kaj Smilejo ekdemandis al li kiel sxi fartas kaj li diris ke sxi fartas iom pli bone nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senf
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
okazis
 

Pastoro

 

priveti

 
memoras
 

privetis

 
menciis
 

bonsxanca

 

krampkrur

 

stranga

 

insekton


Valkero

 
konsentis
 

fartas

 

cxeestis

 

Smilejo

 

evangeliza

 

antaux

 

kunveno

 

forflugos

 
ekdemandis

regiono

 

matenon

 
oratoro
 

eniris

 

senmanke

 

birdoj

 

senmonigita

 
hundobatalo
 

Sinjoro

 
multricxigita

trovis

 

kokbatalo

 

katbatalo

 

barilo

 
knaboj
 

kontraux

 

Multaj

 
Smilejon
 

cellokon

 

postsekvi


finigxo

 
survoje
 

Meksikio

 

ekscii

 

atingi

 

kapablas

 

direkto

 

malsanis

 

sxajnis

 

eksurvojigxi