FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  
kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekigxita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-cxi ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi gxin, cxar ni ne kuragxis iri surteron al ili, nek ili kuragxis alproksimigxi al ni. Fine, ili eltrovis peron sendangxeran por ni cxiuj. Alportante la nutrajxon al la marbordo, ili gxin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni gxin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonsxance, ni baldaux kaptis grandan donacon por ili; cxar du sovagxaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plencxase de la montetoj al la maro. Ili nagxis kvazaux ili venis por sportigi. Cxiuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimigxis nian boaton; tial mi gxin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam gxi estis en pafspaco, mi gxin pafis tra la kapo. Dufoje gxi subakvigxis kaj dufoje gxi suprenlevigxis; kaj poste gxi nagxis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antauxe timis je la vidajxo de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ili tuj venis. Ili rapidis al sia rabajxo; kaj tordante cxirkaux gxi sxnuregon, ili gxin sendangxere eltiris surteron. Ni nun lasis niajn sovagxulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antaux ni etendis sin kvar aux kvin mejlojn, (6.8 aux 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron. Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidigxis por pripensi tion, kion estos plej bone nun fari; kiam subite mi auxdis, ke la knabo krias, "Sxipon kun velo! sxipon kun velo!" Li ne montris multe da gxojo je la vidajxo, opiniante, ke la sxipo venis por repreni lin; sed mi bone scias, laux la sxajno, ke gxi ne estas iu el la sxipoj de la Turko. Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la sxipon gxiavoje, kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, cxar mi esperis, ke se tiuj, kiuj estas sur la ferdeko ne povus auxdi la sonon, ili vidus la fumigadon. Ili ja gxin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis cxe la sxipflanko. La viroj parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion, kion ili diras. Fine, Skoto s
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  



Top keywords:

demetis

 

bestoj

 

signojn

 

vidajxo

 

terbordo

 

marbordo

 
atingi
 

nagxis

 
sxipon
 
kuragxis

boaton

 
surteron
 
bekforme
 

terpinton

 
veturi
 

franca

 
parolis
 

trihore

 
konfidis
 

direktilon


kilometrojn

 
sxipflanko
 

portempe

 

tagojn

 

antaux

 

iradis

 

sovagxulojn

 

lingvo

 

mejlojn

 

sidigxis


kompreni

 

etendis

 

sxipoj

 
ferdeko
 
sxajno
 

ekpafu

 

pafilon

 

esperis

 

ordonis

 

renkonti


gxiavoje

 

repreni

 
subite
 

auxdis

 
velojn
 
Sxipon
 

opiniante

 
montris
 
fumigadon
 

pripensi