FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
ke la largxeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto de gxi, cxe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom gxia longeco estas mi ne povas diri, cxar mia lumo estingigxis, kaj mi devis cxesigi mian sercxadon. Morgauxtage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; kaj atinginte la finigxon, mi eltrovis, ke la tegmento altigxas 12 metrojn aux plu. Kiam miaj lumoj lumigxis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, trovigxis vidajxo, kies cxarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; cxar la muroj ekbrilis kvazaux steloj. Kio kauxzis ke la sxtonegoj ekbrilu, mi ne povis diri: tie eble estas gxemaj, brilsxtonoj, aux oro. Sed, kio ajn, la kaverno estis ricxa mino por mi; cxar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj malgxoja, la brilvidajxo lumigis la okulojn de mia animo, kaj gxin plenigis per gxojo. Cxiuj-cxi jaroj pasigxis sen ia nova vidajxo por ravigi miajn okulojn, gxis tiu vidajxo subite ekvidigxis antaux mi. Mi sentis kvazaux mi volas pasigi tie-cxi la restajxon de mia vivo kaj vivfine, kusxigxi en tiu-cxi kaverno por morti, same kiel la grandagxa kapro. Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte timo min cxagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi hejmiris, supreniris la sxtupetaron; sed unue, mi kauxzis, ke cxio cxirkaux mi vidigxu sovagxa. Mi sxargxis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej bone por mi resti dome kaj kasxi. Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, kaj cxio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi. Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovagxuloj dancante cxirkaux fajro. Tiel baldaux kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi klaran vidon. Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, cxar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia sxargxo da armiloj mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, trovigxas neniu; sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj. Marborde, trovigxis la farajxoj de tiuj-cxi viroj. La signoj de ilia festeno kornauxzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris tiuflanke de la insulo pro nutrajxo, mi ne kuragxis pafi, timante ke restu kelkaj el la homoj, kiuj povu gxin auxdi, kaj tiamaniere min eltrovu. Tiustato dauxris un
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

kaverno

 

sentis

 
okulojn
 

vidajxo

 

kauxzis

 

trovigxis

 

kvazaux

 

cxirkaux

 

pafilojn

 
vidilo

sovagxuloj
 

foriris

 

prenis

 
dancante
 
grupon
 

baldaux

 

vidigxu

 
sovagxa
 

sxargxis

 
pafilon

sxtupetaron

 
supreniris
 
farintaj
 

fajron

 

eltrovos

 

hejmiris

 
pripensis
 

elsendi

 

spionon

 
supreniri

monteton
 

pendigis

 

toleri

 

observi

 

kornauxzigis

 

festeno

 

fermis

 

tiuflanke

 

insulo

 
signoj

farajxoj
 
Marborde
 

nutrajxo

 

kuragxis

 

eltrovu

 
tiamaniere
 

Tiustato

 

dauxris

 

timante

 

kelkaj