FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   >>  
s ilin. Post kelke da tagoj Karlo tute fortigxis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, cxar estis certe, ke por nutrigi du busxojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskigxinte la greno maturigxis, kaj ni eltrovis, ke ni havas suficxon. Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, jxetitaj sur tiean bordon, por ke ili logxigxu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis du pafilojn, kaj nutrajxon gxisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post semajno, kaj alproksimigxante, elpendigu signon por ke ni sciigxu, kiuj alvenas. Unu tagon Vendredo gxojege alkuris al mi kaj diris, "Ili veni returne! Ili veni returne!" Mejlon de la bordo vidigxis velboato veturanta alteren, sed mi sciis, ke tiu gxi ne povas esti, cxar la boato estas aliflanke de la insulo. Mi ankaux vidis tra mia vidilo sxipon malproksimen enmare. Trovigxis dekdu viroj boate; tri cxenligitaj, kaj kvar havas pafarmilojn. Baldaux mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaux la cxenligitaj viroj, kaj mi sentis ke cxio ne estas gxusta. Poste mi vidis ke tri viroj antauxe ligitaj estas senligitaj; kaj surterigxinte, ili kusxigxis en la ombron arban. Baldaux mi estis cxe ilia flanko, cxar ilia malgxoja kaj cxagrenigxa vidigxo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn mi travivis cxe tie-cxi kie cxio envolvigxis en malgajo. Mi aliris al tiuj-cxi viroj kaj diris: "Kiuj vi estas, sinjoroj?" Ili ektimis pro mia vocxo kaj stranga vestajxo, kaj ekmovis kvazaux ili volus forkuri de mi. Mi diris, "Ne timi min, cxar eble amiko estas apude, kvankam vi ne tion pensas." "Tiuokaze li certe estas sendita el la cxielo," diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la cxapon antaux mi. "Cxia helpo venas de cxielo, sinjoro," mi diris. "Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidigxas kvazaux vi havas sxargxon da plenkauxzo enbruste. Mi vidis, antauxe, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazaux li intencas mortigi vin." La larmoj fluis malsupren la vizagxo de la malfelicxulo dum li diras, "Cxu tiu-cxi estas dio aux homo?" "Ne dubu pri tio, sinjoro," mi respondis, "Cxar Dio ne venus en lauxa vestajxo. Ne, ne timu -- nek troaltigu viajn esperojn; cxar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu lauxeble faros cxion, por helpi vin. Via
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   >>  



Top keywords:

kvazaux

 

antauxe

 

sinjoro

 
vestajxo
 

antaux

 
cxielo
 

returne

 

glavon

 

ordonis

 
cxenligitaj

Baldaux

 

memorigis

 

stranga

 

ombron

 

vidigxo

 

forkuri

 

ekmovis

 
malgxoja
 
sinjoroj
 
cxagrenigxa

travivis

 

malgajo

 
envolvigxis
 

flanko

 

aliris

 

ektimis

 

respondis

 
lauxeble
 

troaltigu

 

esperojn


malfelicxulo

 

vizagxo

 

samtempe

 

gravmiene

 

demetas

 

cxapon

 

sendita

 
Tiuokaze
 

kvankam

 
pensas

kusxigxis

 

mortigi

 

larmoj

 

malsupren

 

intencas

 

enbruste

 

vidigxas

 

sxargxon

 

plenkauxzo

 

sxipon