FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
>>  
parolado montras, ke ni estas samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi." "Nia afero, sinjoro, estas trolonga por gxin diri al vi, dum tiuj, kiuj volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Pauxlo. Iomvorte, sinjoro, mia sxipanaro eljxetis min el mia sxipo, kiun vi tie vidas, kaj min lasis tie-cxi por morti. Mi povis apenaux farigi ilin, ke ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la sxipoficiro." "Kien ili iris?" mi demandis. "Tien, en la arbajxeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj auxdis; tiuokaze mortigos nin." "Cxu ili havas pafarmilojn?" "Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun." "Nu, lasu al mi cxion fari!" "Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj" li diris. "Krom tiujn, la aliaj reveturigis la sxipon." Mi jugxis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Pauxlo, kaj mi diris, "Se mi savos vian vivon regigxos du aferoj, kiujn vi devas plenumi." Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, "Savinte mian vivon, faru lauxvole pri mi kaj mia sxipo, kaj veturigu gxin, kien vi placxos." Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun la sxipo estis kvazaux en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la boato, ili koleregigxis, cxar la boato nun nek havas velon nek remilojn, kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la sxipon. Mi auxdis ilin interparoli, ke tiu-cxi estas stranga insulo, ke koboldoj venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidigxis boate, jen reiris surteron. Kiam ili aproksimigxis, Pauxlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn lauxeble. Mi ordonis ke du viroj, lauxteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne vidu; kaj, alproksimigxinte ilin, ne pafu gxis mi gxin ordonos. Baldaux tri el la sxipanaro alproksimigxis. Gxistiam mi nur auxdis iliajn vocxojn; sed, alproksimigxinte, ke mi ilin povis vidi, Pauxlo kaj Vendredo levigxis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej malbonaj el la sxipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, cxu ni estas tri aux tri dudekoj. Okazis, kiel mi deziris, cxar mi auxdis ke la viroj demandis: "Al kiuj ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?" Vendredo respondis, ke Pauxlo
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
>>  



Top keywords:

Pauxlo

 

auxdis

 

remilojn

 

deziris

 

Vendredo

 

mortigi

 
sxipanaro
 

pafilojn

 
alproksimigxinte
 
malbonaj

velojn

 
ordonis
 
sxipon
 

demandis

 
sinjoro
 

mortpafitaj

 
kiamaniere
 

forkuris

 
stranga
 

interparoli


atingi

 
insulo
 

koboldoj

 

pafilbruo

 

Vendredon

 

alportu

 

dudekoj

 

Okazis

 

surtere

 

alkuris


revenis

 

koleregigxis

 

malluma

 
manojn
 
kvazaux
 

eltrovi

 

manepiede

 

lauxteren

 

malmultajn

 

lauxeble


boatgardoj

 

alproksimigxis

 
ordonos
 

Gxistiam

 
respondis
 
indulgi
 

kolerege

 
Baldaux
 
levigxis
 

sidigxis