FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   >>  
ormigi, sed planante gxin elhaki, mi ordonis, ke li laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruigxis fortika boato sed postulis longtempe por sxovi gxin marbordon. Vendredo estis sola administranto de gxi, kaj kvankam la boato estis granda, li gxin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke gxi bone veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton. Sed tre baldaux li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni la velon jen unuflanken, jen aliaflanken. Nun, irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas sxipejon, kaj kiam estis forfluo ni faris marsxtopilon. Alveninte la jartempo por ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton. Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon kreskantan tie. Mi baldaux auxdis, ke li vokas al mi: "Ho, malgxojo! Ho, malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri!" "Restu kuragxanime," mi diregis por lin kuragxigi. La malfelicxulo ektremis fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis cxi-tien, nun revenis, por lin mortigi. "Cxu vi povas batali?" mi demandis. "Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri!" "Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo. Nu, cxu vi volas min helpi, kaj fari gxuste tion, kion al vi estos ordonita?" "Mi morti, kiam vi diri morti." Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon kaj du pafilojn, kun sxargxo da kugletajxoj. Mi ankaux ekprenis du pafilojn, kaj sxargxis ilin per grandaj kugletajxoj, kaj pendigis la grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia vidilo, ke cxiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili surterigxis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis gxis la maro. Ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-cxi, povas diveni pro kiu kauxzo ili alportigxis cxi-tien. Mi sentis, ke mi devas provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu antaux ol komandita. Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetajxon, por kasxigxi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi p
PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   >>  



Top keywords:

alportis

 

baldaux

 
boaton
 

rivereto

 

malbone

 

fortege

 

revenis

 

boatoj

 

Vendredon

 
pafilojn

ekprenis
 

kugletajxoj

 

ordonis

 
trinkon
 
komandita
 

sxargxis

 

iradis

 
mejlon
 

trinkinte

 
antaux

sxargxo

 
ankaux
 
niavoje
 

hakilon

 

ordonita

 

ektremos

 
konsciaj
 

pafilbruo

 

survoje

 
mortigos

arbetajxon
 

atingu

 

grandaj

 

kasxigxi

 

gxuste

 

ekiris

 

kunhavis

 

sklavojn

 

arbetaro

 
efektivigi

kreskis
 
ligitajn
 

terura

 

alportigxis

 

sentis

 
kauxzo
 

legante

 

diveni

 

necese

 

mortigu