FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
da futoj (24 aux 30 metroj), kaj largxa duoble, kaj cxar gxi havis bonvidon almare, mi pensis, ke gxi estos bonloko por mia domo. Unue, mi fosis fosajxon cxirkaux spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10 metrojn), kaj en gxin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la fostojn per pecetoj da sxnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn bastonetojn, najlforme. Tio farigxis tiel fortika palisaro, ke nek homo nek bestoj povis eniri. La pordo de mia domo estis cxe la supro, kaj estis necese, ke mi suprenrampu al gxi per sxtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo staris alto sxtonajxo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron elfositan, cxirkaux mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje cxiutage por sercxi nutrajxon. Unufoje, mi ekvidis kelke da kaproj, sed ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimigxi ilin. Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo, kaj ili sur altajxo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo, kaj mi sur altajxo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis, havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris gxis mi dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por gxin dorlotigi; sed estante tro juna por nutrigxi mi devis gxin mortigi. Mi pensis unue, ke mi perdos cxian tempkalkulon pro la manko de plumo kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi entrancxis la jenajn vortojn: "Mi alvenis Junio 8a 1659." Mi cxiutage faris unu entrancxon, kaj tion mi dauxrigis fari gxis la lasta logo. Gxisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar karuloj, kiuj estis du katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imagi, kiom mi sxatis ilin, cxar ili estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj du katojn de la sxipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj per gxia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskaux sed netute parolis kun mi. Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallauxdu, aux tiu min mallauxdu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la sxipo, mi cxiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj, kiuj eble gxin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna timo, kiu la tutan tago
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

cxiutage

 

altajxo

 

alportis

 

starigis

 
staris
 

mallauxdu

 

kaprinon

 

pensis

 

cxirkaux

 

kaprino


estante

 

krucforme

 

Gxisnune

 
mortigi
 
foston
 
vorton
 

nutrigxi

 

perdos

 

tempkalkulon

 

entrancxon


vortojn

 

dauxrigis

 

entrancxis

 
alvenis
 

jenajn

 

skizon

 
okazis
 
venontoj
 

skribis

 
plezuro

Alportinte
 

fortiri

 
pensoj
 

propraj

 
mortinta
 

foririnta

 

liberigi

 
lasitaj
 

amikoj

 

hundon


katojn

 
konstante
 

sxatis

 

objektojn

 
dorlotigi
 

parolis

 

netute

 

preskaux

 
bleketo
 

murmuro