FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
bando da sovagxuloj; venante por rabegi la blankulojn. Iliaj boatoj ankoraux estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante tiom malmulta, Karlo konsideris sagxe kasxi kaj gardi. Unue, ili sendangxerigxis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la rugxuloj surterigxis kaj aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi lauxvole, por ke la rugxaj homoj opiniu ilin sovagxaj. Tuj Karlo kaj anoj grupigxis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, cxefo de la insulo cxefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, cxar li nun montris tiom da fideleco, sagxeco kaj akra sento, ke cxiuj jugxas bone pri la lerteco kaj fervoro. Ne havante armilojn por cxiuj, la cxefo donis al la sklavoj, longan stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la arbetajxo apud la loko sur kiu antauxe staris la kabanoj bruligitaj, kaj tie ili atendis la rugxajn homojn. La kontrauxuloj nun alpasxis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua bando tiom alproksimigxis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn. Tiam la cxefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili gxis tiam atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, bastone, tiel brave, ke la rugxuloj lauxte ekkriegis kaj forkuris lauxeble. Cxar la cxefo ne volis postsekvi ilin, ili sendangxere revenis marbordon, kie kusxas iliaj boatoj. Sed ne finigxis ilia malvenkego; cxar, tiutage blovis granda ventego, tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo sxovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaux povis surmarigxi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili. Tagigxon, vidante, kiel trovigxis la aferoj, ia cxefo diris: "Se ni permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-cxi, kaj militoj neniam finigxos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin detenos tie-cxi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin." Tial, por certigi, ke ili ne lasu la insulon, la cxefo ordonis ke iom da ligno de seka arbo alportigxu, kaj bruligu la boatojn. Tion vidante, la rugxu
PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

boatoj

 

rugxuloj

 

boatojn

 

ordonis

 
vidante
 

atendis

 

lauxeble

 

kusxas

 

finigxis

 

forkuris


marbordon

 

sendangxere

 

revenis

 
postsekvi
 
triflanke
 
aperante
 

mortigitaj

 

teruro

 

unuigite

 

alproksimigxis


pafspaco

 

timego

 

ekkaptu

 
pafilkape
 

malamikojn

 

bastone

 
lauxte
 
atakis
 

ceterajn

 
eliris

arbarlimo
 

ekkriegis

 
detenos
 

finigxos

 
neniam
 

ceteraj

 

sciigos

 
gentoj
 

surkontinentaj

 

militoj


malutilos

 
alportigxu
 

bruligu

 

certigi

 
insulon
 

reiras

 

sxovis

 

multon

 
surteron
 

alfluo