FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
u jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi vidis neniun. Parto IV Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. Cxar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi auxdis pafilpafon. Mi opiniis, ke gxi certe estas de sxipo jxetita surteron per ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en la sxipo, se sxipo gxi estas, sciigxu, ke iu estas tie-cxi por helpi ilin. Mi poste auxdis du pafojn plu. Post kiam lumigxis, mi iris sudflankon de la insulo, kaj tie kusxas ruino de sxipo, tiunokte jxetita sur la sxtonegojn. Gxi kusxis tro malproksime por mi vidi, cxu restas homoj sur gxi. Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaux unu el la sxipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj sur la sxipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion fari. Trovigxas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero tiel forte pusxas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la esperatan celon, sxajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis cxe mi. Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi gxin ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraux havis multe), sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromagxo, kaj poste ekveturis enmare. Mi pense ektimis pri la dangxero, en kiu mi min antauxe trovis sur la samaj sxtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam mi sciis, ke, cxar mia boato estas malgranda, cxio estus perdata, se ventego ekblovus. Baldaux mi trovis, ke estas necese por mi returni surteron gxis la fluo turnigxos kaj la forfluo komencos. Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi dormis en mia boato. Tagigxe, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore, mi atingis la sxipruinon. Jen, kia vidajxo! La sxipo estis jxetita sur la sxtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj fornagxigitaj, sxnuregoj kaj cxenoj disjxetitaj ferdeke, kaj cxio envolvita en malgajo. Kiam mi atingis la sxipruinon, hundo alnagxis al mi, blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi donis al gxi iom da pano, gxi mangxis la panon kvazaux lupo, kaj pri trinkado gxi eble krevus, se mi estus permesinta, ke gxi plenigxu. Mi iris al la cxambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj la lipo rigida; la malgxoja rakonto estis dirata, cxar cxiu tenis sian brakon cxirkaux la kolo de la am
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

ventego

 

trovis

 

jxetita

 

atingis

 

boaton

 

ekveturis

 
forfluo
 

tiunokte

 
sxipruinon
 
sxtonegojn

surteron

 
auxdis
 
necese
 

returni

 
rigida
 

Baldaux

 
malgranda
 

rakonto

 
malgxoja
 

perdata


ekblovus

 
turnigxos
 

fermata

 

sekvantan

 

komencos

 

decidis

 

dirata

 

kvankam

 

cxirkaux

 

brakon


ektimis

 

enmare

 

fromagxo

 
dangxero
 
korperdis
 

sxtonegoj

 

antauxe

 

Tagigxe

 

blekante

 

kuiristo


ploretante

 

prenis

 
alnagxis
 

virojn

 
hundon
 
cxambro
 

permesinta

 
krevus
 
kvazaux
 

plenigxu