FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
iroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj antauxe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da komercajxoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi acxetis alteprezajn sxtonojn, cxar tiuj postulas nur malgrandan spacon. Pasiginte naux monatojn cxe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi sxipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por acxeti kariofilojn; tial ni dungis sxipon kaj virojn por gxin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de haveno al haveno diverse, acxetis kaj vendis komercajxojn, kaj pasigis ses jarojn en tiu-cxi parto de la mondo. Fine ni pensis, ke ni foriros kaj sercxos novajn scenejojn; kaj baldaux ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-cxi rakonton, kaj rigardinte la ilustrajxojn. Surteriginte, ni acxetis grandan domon kanan, kiu kavas cxirkaux gxi altan kanan palisaron, por eksteradi sxtelistojn, da kiuj, sxajnis al mi, estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Cxingo, kaj ni eltrovis, ke la foiro kiu tenigxis tie unu fojon cxiujare ne okazos gxis post tri aux kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la sxipo reveturu al la Promontoro, cxar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de la mondo, por iri cxirkauxrigardante de loko al loko, kaj poste reveni al la foiro de Cxingo. Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun rektaj stratoj kvadratangule. Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskigxa lando, mi miregis pro la flatajxo de miaj konatoj pri la ricxeco kaj komerco tiuparto monda, cxar, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavacxoj, kiuj povas fanfaroni nur pro malmulto da artoj aux lertajxoj, kaj ke iliaj manieroj estas preskaux tiel krudaj kiel tiuj de la rugxaj homoj, kiujn mi lasis sur mia insulo. Kia estas ilia komerco kompare al la nia, aux de Francujo aux Hispanujo? Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da jxonkoj kaj barkoj, kompare al niaj multenombroj sxiparoj? Unu el niaj militsxipoj povus subakvigi cxiujn iliajn sxipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus cxiujn iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj ne povos elteni unu momenton tian siegxon, kia ni siegxus ilin. Post tri semajnoj ni venis al ilia cxefurbo, kie ni havigis grandan provizon da teo, ventumiloj, sxaloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris
PREV.   NEXT  
|<   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

acxetis

 

iliajn

 

cxiujn

 

pensis

 

sxipon

 

grandan

 
kompare
 

malmulto

 
haveno
 
komerco

trovis

 
Promontoro
 
Francujo
 

Cxingo

 
cxirkauxrigardante
 

fanfaroni

 
manieroj
 

sklavacxoj

 
reveni
 

lertajxoj


vidinda

 
flatajxo
 

miregis

 

naskigxa

 

preskaux

 

reveninte

 

konatoj

 

tiuparto

 

konstruis

 

terbordo


rektaj

 

stratoj

 

kvadratangule

 
ricxeco
 
barkoj
 

siegxus

 

semajnoj

 

cxefurbo

 

siegxon

 

havenurboj


elteni

 

momenton

 
havigis
 

provizon

 
dorsojn
 
ekiris
 

ventumiloj

 
sxaloj
 
pletoj
 

dirota