FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
oro, kiujn Li parolis al ni ame, por nin tiri al Si mem. Gxisnune, vi ne havis tian libron sur la insulo. Sendube, tiuj-cxi ricxaj kampoj; tiuj-cxi ricxaj rikoltoj; tiuj-cxi brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn cxirkauxante vin, pruvos al vi, ke estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentajxo ne estas suficxo, ne dirante al ni pri la sagxeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel gxin atingi." Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove ekveturis kun mia bona Vendredo, cxiuj dirinte al mi, ke ili restos gxis mi revenos por forporti ilin. Ferdeke, mi jxetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kasxis mian vizagxon en la manojn. Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi vidis, ke sxajnas iom nigra gxi unuloke, kaj auxdis, ke unu el la sxipanoj krias "Teron!" Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis diveni la kauxzon; tial mi ordonis la sxipoficiron, ke li supreniru la maston gxispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun la malbonnovajxo ke trovigxas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je sovagxuloj, rapide alproksimigxantaj kun kruelegaj mienoj. Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la sxipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonajxo, kiun tiuj viroj povos fari, estus nian sxipon bruligi mi mallevigis la boatojn, alligante unu al la antauxa kaj unu al la posta parto de la sxipo. Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis, intencante, mi pensis, nin cxirkauxi. Unue ili ektimegis pro la grandeco de la sxipo, sed baldaux tiom alproksimigxis, ke niaj sxipanoj signodonis lin, ke ili forigxu, neintence, tio kauxzis batalon kun ili. Ili pafis sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj sxipanoj detenis per tabuloj por sxildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili forigxis enmaron, kaj poste denove revenis al ni. Mi ordonis, ke miaj sxipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kasxu por esti sendangxeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur la ferdekon por alvoki la sovagxulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li ekparolis, mi auxdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere; ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malgxojo ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis mortpafita per t
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

sxipanoj

 

Vendredo

 

ordonis

 

denove

 
boatojn
 

ricxaj

 

insulo

 

mortpafita

 

alproksimigxis

 

grandeco


sciante

 

faldataj

 

haltigata

 
baldaux
 
signodonis
 
proksimen
 

kauxzis

 

neintence

 

komandis

 

ektimegis


forigxu

 

cxirkauxi

 

antauxa

 
alligante
 

bruligi

 

batalon

 
sxipon
 
plejmalbonajxo
 

intencante

 
pensis

mallevigis
 

atingis

 
tempete
 

Tiamaniere

 
atendis
 

malamikon

 

revenis

 
ekparolis
 

auxdas

 

ekkrii


komprenis

 
ilialingve
 

demandi

 

intencas

 
pafontaj
 

proksime

 

malgxojo

 

profunda

 
flugigis
 

densan