FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
tagigxo. Mi songxis, ke mi kusxas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, gxi ektremis same kiel antaux kelke da tagoj; kaj tuta mondo sxajnas plenfajre. Li alproksimigxis kaj diris al mi. "Cxar mi ekvidas, ke en cxiuj-cxi malgxojoj vi ne pregxis, vi devis morti." Tiam mi vekigxis, kaj eltrovis, ke gxi estis songxo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la tutan tagon, ke mia atako reokazos. Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: "Kio estas la maro, kio estas cxirkaux mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu gxin kreis, ankaux kreis la aeron, la teron, la cxielon. Kaj kiu estas tiu? Estas Dio, kiu faris cxion. Nu, tial, se Dio faris cxion, devis esti Li, kiu regas cxion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj farajxoj povas okazi, pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malgxoja mi estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-cxi. Kial? Dio. Tiam ia vocxo sxajne diris: "Cxu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Mauxroj, kiuj sursxipigxis, kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis dissxirita de la sovagxaj bestoj cxe la marbordo. Demandu, kial vi ne mallevigxis en la profundan maron kune kun la ceteraj sxipanoj, anstataux ol bone atingi la insulon. Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekigxante estis sendube la triahoro morgauxtage, laux la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago cxar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia fosto, cxar, poste, mi eltrovis mankon da unu entrancxo. Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la sxipruino kaj gxisnune mi ne legis ecx unu pagxon. Miaj okuloj falis sur kvar vortojn, sxajnante enmetite por mia tiama konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tusxis la veran fonton de mia timo. Estis la jenaj: "Mi vi ne forlasos." Ili logxas en mia koro gxisnune. Mi mallevis la libron por pregxi. Mia krio estis, "Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn." Estis la unua fojo kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj auxdas min, Koncerne mia enua vivo, gxi ne estis pripensinda; cxar nun nova forto eniris en min, kaj sxangxigis miajn cxagrenojn kaj gxojojn. Parto III Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas tempo por mi gxin esplori por ke mi trasercxu gxiajn arboretojn,
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

Demandu

 

eltrovis

 
marbordo
 

malsana

 

prenis

 

gxisnune

 

ekvidas

 

monatojn

 

magazeno

 
entrancxo

mankon
 

markis

 

insulo

 
sxipruino
 
gxojojn
 

cxagrenojn

 

alportis

 
pripensis
 

Libron

 
opinias

vekigxante

 
sendube
 
triahoro
 

morgauxtage

 

arboretojn

 

venkis

 
atingi
 

insulon

 

profundo

 
sunradioj

trasercxu
 

esplori

 

sxangxigis

 

malfrua

 

gxiajn

 

logxas

 

sentis

 

forlasos

 

fonton

 
proksima

mallevis
 
libron
 

pregxi

 

tusxis

 

vortojn

 
sxajnante
 

okuloj

 

pagxon

 

eniris

 

vojojn