FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
norden. Estis kun ni kelke da ricxaj Skotoj, kiuj venis tien por komerci. Sciante, ke survoje ni eble renkontus cxiuspecajn riskojn, ni kunprenis viraron por deteni la sovagxularon, vagante de loko al loko tra la tuta lando. Ni havis kvin gvidistojn, kaj cxiujn niajn monerojn ni kunmetis en unu monujon por acxeti nutrajxon survoje, kaj por pagi niajn gvidistojn. Ni elektis cxefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj ni multe bezonis lian lertecon. Cxiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn cxiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilajxo, kiu havas tian famon: la cxefkomercajxo en tiuparto monda. Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samajxo laux la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. "Kiel granda estas tiu-cxi domo?" mi demandis, "Cxu ni povas meti gxin sur muldorson?" "Sur muldorson!" respondis la gvidisto, "Ja, du dekoj da homoj logxas en gxi." Tiam li kondukis nin por vidi tiun-cxi strangan vidajxon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur kiuj estis pendigitaj platajxojn el la plej bona materialo, kiun oni povas fari el argilo. Gxi havas brilan glazuron sur gxi, kiu brilas en la sunlumo kvazaux vitro. Cxe la flankoj de la domo estas folioj kaj helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la cxambraj muroj estis faritaj el malgrandaj platoj en cxianuanca rugxaj, bluaj, kaj verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed farita bonguste; kaj cxar la sama speco de argilo estis uzita por kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kunigxas. La plankoj de cxiuj cxambroj estas samajxoj, kiel ankaux la tegmento, sed tiu-cxi estas tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli multe da tempo, mi estus gxojinta vidante plu pri tiu-cxi stranga loko, cxar estas fisxlagetoj, aleoj kaj kortoj, cxiuj faritaj simile. Tiu stranga vidajxo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al ili, mi pagis punmonon al nia cxefo, cxar li kaj la ceteraj tiel longe atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj. Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel fortikajxo por gardi la landon kontraux la sovagxularoj, libere vagantaj tra la ebenajxoj okcidente. Gxi sin etendas la tutan longeco
PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

argilo

 

konstruita

 

stranga

 

gvidisto

 

ceteraj

 

granda

 
muldorson
 

faritaj

 
deteni
 
gvidistojn

survoje

 
platojn
 
kunigi
 

viraron

 
farita
 

bonguste

 
ankaux
 

tegmento

 
varmegon
 

samajxoj


cxambroj

 
strangforme
 

plankoj

 

kunprenis

 

kunigxas

 

pentritaj

 

kolorilo

 

cxambraj

 

ornamoj

 

helikformaj


flankoj

 

folioj

 

koloroj

 
diverse
 
verdaj
 

malgrandaj

 

platoj

 

cxianuanca

 

rugxaj

 

sunradioj


atingis

 

Grandan

 
fortikajxo
 

restinte

 
atendis
 
riskis
 

landon

 
etendas
 
longeco
 

okcidente