FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
estas kun la regxo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el la sxipanaro diris, "Se Pauxlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos." "Tiuokaze" Vendredo dauxrigis, "vi sciigxos la regxan volon." Tuj Pauxlo parolis al ili: "Vi konas mian vocxon; se vi demetos viajn armilojn, la regxo indulgos viajn vivojn." Ili nun jxetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos kvar el ili por veturigi la sxipon, kaj ke la ceteraj estos firme ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili, kia severega regxo mi estas. Kompreneble, mi baldaux liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstatauxi min sur la insulo. Mi diris al ili pri cxiuj miaj vivmanieroj, instruis ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, cxion escepte Polo kaj mia oro. Kiam mi sidis sur la supro monteta, Pauxlo alproksimigxas. Li etendis la manon por elmontri la sxipon, kaj kun kortusxeco cxirkauxprenis min, kaj diris: "Mia kara amiko, jen via sxipo! gxi tute estas la via, kaj cxio kio estas en gxi." Mi okulrigardis la sxipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo cxe la enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson. Ja, tie gxi kusxas, la sxipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos min, kien mi elektos aliri. Gxi havas la velojn lauxvente, kaj la flagoj balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidajxo gxojvenkis min, kaj mi svenfalis. Tiam Pauxlo elprenis boteleton, kaj donis al mi trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli. Tiam Vendredo kaj Pauxlo sursxipigxis, kaj Pauxlo rekomandis la sxipanaron. Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgauxtagmeze mi forlasis la insulon -- tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo -- netute trioble dek longajn jarojn. Reveninte al mia kara naskigxlando, cxio sxajnis al mi stranga kaj nova. Mi iris al mia antauxa hejmo en Jorko, sed tie ne trovigxis iuj el miaj parencoj, kaj malgxoje mi eltrovis sur iliaj tombsxtonaj la malgxojan sciigon pri ilia sorto. Pensante kompreneble, ke mi jam mortigxis, ili testamentis al mi nek siajn ricxajxon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, cxar mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malricxeco, mi havis la bonsxancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en sian sxipon. Li nun trograndagxis por la
PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

Pauxlo

 

sxipon

 

insulo

 

elektos

 
insulon
 

instruis

 

vivojn

 

indulgos

 

Vendredo

 

sursxipigxis


tiunokte

 

ekveturis

 

morgauxtagmeze

 
rekomandis
 
sxipanaron
 
liberigonta
 

pasigis

 

grandparton

 

dezertan

 

kusxas


alportos

 

forlasis

 

trinkon

 
gxojvenkis
 

svenfalis

 

balancis

 
flagoj
 
vidajxo
 

gajajn

 
netute

venteto
 

lauxvente

 
velojn
 

longtempe

 
strekojn
 

elprenis

 

boteleton

 
paroli
 

bezonis

 

enspezon


kunprenis

 
mortigxis
 

testamentis

 

ricxajxon

 
bienon
 

malmulte

 

bonamikon

 

enprenis

 
trograndagxis
 

renkonti