FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
nsis ke estos plej bone por mi nagxi al la sxipo. Mi rapide senvestigis, mi saltis en la maron, kaj nagxis al la sxipruino. Sed kiamaniere mi surigxos la ferdekon? Nagxante cxirkaux la sxipo, mi ekvidis pecon da sxnurego pendante tiel malalten gxiaflanke, ke unue la ondoj kasxis gxin. Per helpo de la sxnurego mi sursxipigxis. Mi trovis fendon en la malsupro de la sxipo. Vi povas esti certa, ke mia unua penso estis sercxi por nutrajxo, kaj mi baldaux iris al la panujo, kaj mi macxis panon dum mi iris tien kaj reen, cxar mi ne havis tempon por perdi. Trovigxis tie ankaux iom da rumo, de kiu mi prenis suficxan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis, estis boato por terenporti la posedajxon. Sed vanigxis por deziri tion, kion mi ne povis havigi; nu, cxar en la sxipo trovigxis kelke da ekstraj velstangoj, tri aux kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto aux du, mi komencis fari floson. Mi metis kvar stangojn flanko cxe flanko, kaj lauxlargxe, surmetis sur ilin mallongajn pecetojn de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por elporti multe da mia sxargxo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la sxipo, kaj segis maston en tri longajxojn, kaj ili multe fortikigis la floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromagxon, kaj iom da sekigita kaprajxo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj gxin eltrovis, kaj neniom restis. Mia sekvanta tasko estis, ke mi sxirmu miajn posedajxojn kontraux la sxprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, cxar, estis sursxipe tri kestoj suficxe grandaj por enhavigi cxion, kaj ilin mi metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj cxemizon, kiujn mi nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestajxoj en la sxipo. "Vidu! jen kaptajxo!" mi diris lauxte (kvankam neniu cxeestis por auxdi min); "nun mi ne malnutrigxos!" cxar mi trovis kvar grandajn pafilojn. Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek remilojn; kaj ekvento kauxzos degliti cxiun mian posedajxon. Tamen, estis tri aferoj, pri kiuj mi gxojis -- trankvila maro, altera fluo, kaj venteto por blovi min alteren. Bonsxance, mi trovis kelkajn remilojn en parto de la sxipo gxisnune nesercxita. Per ili mi ekveturis alteren, kaj duonmejle, mia floso bone surnagxis; sed baldaux mi eltrovis, ke gxi surnagxis flanken. Fine mi vidis rivereton, kaj per iom da laboro mi direktis mian floson en gxin; k
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

floson

 

trovis

 

posedajxon

 
grandaj
 
baldaux
 

remilojn

 

flanko

 
sxnurego
 

eltrovis

 

elporti


surnagxis

 

prenis

 

alteren

 
kiamaniere
 

nelonge

 

forportis

 

surfloson

 
enhavigi
 

enfluo

 
veston

cxemizon

 
tritiko
 

neniom

 

kaprajxo

 
sekigita
 

holandan

 

fromagxon

 

restis

 

postulis

 

sursxipe


kestoj

 

sxprucado

 

kontraux

 

sekvanta

 
sxirmu
 

posedajxojn

 
suficxe
 
Bonsxance
 
kelkajn
 

gxisnune


venteto

 

gxojis

 

trankvila

 
altera
 

nesercxita

 

ekveturis

 

rivereton

 
laboro
 

direktis

 
duonmejle