FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   >>  
mante de kapo al piedoj. Li sendube pensis, ke ia mortigisto logxas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke li estus genufleksanta antaux gxi tiel same kiel antaux mi; kaj kelkatempe li ecx ne volis tusxi la pafilon, kvankam li parolis al gxi, se li pensis, ke mi ne cxeestas. Unufoje li diris al mi, ke li gxin petigis ke gxi lin ne mortigu. Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el gxi. Vendredo tre miris, kiam li vidis, ke mi mangxas salon kun gxi, kaj li tordis la vizagxon; sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj lauxe tordis la vizagxon. Morgauxtage, mi donis al li pecon da kaprajxo, kiun mi antauxe pendigis per sxnuro antaux la fajro por gxin rosti. Mia maniero estis, starigi du stangojn, unu cxiuflanke de la fajro, kun bastono trans iliaj suproj por subteni la sxnuron. Gustumante la viandon, li sciigis al mi lauxeble, kiel bona li gxin konsideras. Morgauxtage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaux faris la tutan laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaux lernis paroli al mi. Unu tagon mi diris, "Cxu viagentaj viroj venkas en batalo?" Li respondis ridete, venkas. "Nu," mi diris, "Kial ili permesis siajn malamikojn kapti vin?" "Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam." (Vendredo ne ankoraux povis paroli bone). "Nu, kion ili faras kun la kaptitoj?" "Tute mangxi ili." Tio ne estas bona novajxo por mi, sed mi dauxrigis, kaj demandis, "Kien ili prenas ilin?" "Iri loko kie proksa." "Cxu ili venis tien-cxi?" "Jes, jes, veni tie-cxi aux aliloke." "Cxu vi dufoje estis tie-cxi kun ili?" "Jes, veni tie-cxi." Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgauxtage mi lin kondukis al tiu-cxi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu sxtonojn, ilin por mi kalkuli. "Cxu iafoje boatoj ne estas perditaj cxe via marbordo?" Li respondis ke ne estas dangxero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la luno -- tio estas, kie la luno jxus levigxis -- logxas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: "Cxu mi povos foriri de tiu-cxi insulo, kaj kunigxi kun tiuj-cxi viroj?" "Jes, jes, vi iri en du boatoj." Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

boatoj

 

antaux

 

perditaj

 

vizagxon

 

tordis

 

Morgauxtage

 
insulo
 

demandis

 
logxas
 
paroli

venkas

 
respondis
 
pensis
 

baldaux

 
Vendredo
 

ankoraux

 
dufoje
 

aliloke

 
kaptitoj
 

dauxrigis


novajxo

 
signifas
 

prenas

 

mangxi

 

proksa

 

Hispanujo

 

prilabori

 

orminejojn

 

barboj

 

blankuloj


similas

 

foriri

 

kiamaniere

 
veturi
 
kompreni
 

malfacile

 

kunigxi

 

levigxis

 

unufoje

 

sciigi


rekonis

 

flankon

 
morgauxtage
 

kondukis

 
marbordo
 
dangxero
 

malproksime

 
sxtonojn
 
kalkuli
 

iafoje