FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
fari panon el gxi. Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi gxin ne perlaboris per la sxvito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel paroli; sed ho! tiel muta estis cxio cxirkaux mi, ke mia propra vocxo ektremigis min. Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por sercxi argilon, kaj tion trovis preskaux mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la strangajn formojn, kiujn mi faris el gxi. Cxar, kelkaj el miaj botelegoj kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj ili disfalis eksteren kaj internen, cxiumaniere; kaj aliaj, metitaj en la sunradiojn por bakigxi, fendigxis pro la varmego de la radioj. Vi povas diveni, kia estis mia gxojo, kiam mi fine faris poton, kiu eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por buljono. Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi kaprajn harojn, cxar mi povas nek plekti nek sxpini, tial dujare mi kontentigis min per maldika peco da sxtofo, alportita de la sxipo. Sed, pisti la grenon sxtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el cxiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon gxis cindroj, kiujn mi tuj metis sur la fajrujon por gxin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki kaj tiamaniere, faris panon. Nun mi konsideras la sxipboaton kiu kusxas sur la sabla altajxo, kien gxi pusxegxis per la sama ventego, kiu min ankaux jxetis surteron. La boato kusxis havante la kilon cxielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de gxi, kaj gxin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante la forton por gxin surmarigi. Tial cxio, kion mi povas fari, estis konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu gxuste tauxgas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la marbordo; sed simile al la sxipboaton, tiun mi ne povis movi. Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato gxis la maro, por ke la boato glitigxu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi decidis provi alian planon; nome, elfosi fosajxon por konduki la maron al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj tro malfrue mi trovis, ne estas sagxe ellabori projekton antaux ol mi unue pripensis la penadon kaj koston. "Nu do," mi pensis, "mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

trovis

 

havante

 
grenon
 

sxipboaton

 

grandan

 

laboro

 

boaton

 

sablon

 

konstrui

 
forton

farinte
 

stangpere

 

surmarigi

 
malpli
 
tiamaniere
 

bulkojn

 

konsideras

 
kusxas
 

varmegigi

 
cindroj

fajrujon

 
altajxo
 
kusxis
 

cxielen

 

surteron

 

jxetis

 
pusxegxis
 

ventego

 

ankaux

 
tutspacon

malfrue
 

okupus

 

necese

 

profundon

 

ellabori

 

pensis

 

forlasi

 

koston

 

penadon

 
antaux

projekton
 
pripensis
 

ebenigis

 

glatigis

 

simile

 
marbordo
 

gxuste

 

eltrovis

 

tauxgas

 

kreskis