FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   >>  
uonmortigitan. Li ecx ne povis suprenrigardi, tiel firme li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi trancxis la ligilojn li profunde ekgxemis, cxar li pensas, ke tio signifas mortkondukon. Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-cxi bonnovajxo lin plifortigis, kaj li sin levis sidigxe en la boato. Sed kiam Vendredo ekauxdis lin paroli kaj rigardis lian vizagxon, venis larmoj en miajn okulojn, cxar mi vidis, ke li kisas kaj cxirkauxprenas la malfelicxan maljunulon, kaj gxoje saltas cxirkaux li; tiam levinte la manojn, frapante sian vizagxon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas, kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de tiu-cxi malfelicxa maljunulo, kies nomo estas Jafo. Estus malfacila tasko por mi paroli pri cxiuj strangaj signoj, kiujn Vendredo faris por montri sian gxojon. Kvin-aux-sesfoje li eniris kaj eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian kapon siabruste por gxin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li respondis, "Nenio havi! Mi malbona hundo, mangxi cxio, mem!" Tuj li kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide. Hore, li revenis kun krucxo enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo havu fresxan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kusxis en la arbombrajxo, rigida kaj tro malforta por paroli ecx unu vorton. Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la boato, cxar ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma trovigxis supre kaj cxar la malfelicxaj malsanuloj ne povis surrampi la sxtupetaron, ni faris por ili tendon el malnovaj veloj. Parto V Mi nun estis regxo super tri viroj, kiel ankaux mastro de la insulo, ja! mi fiere povis diri, "Ili sxuldas al sia regxo sian vivon, kaj gxin oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari." Sed mi ne antauxvidis, ke mia regado tiel baldaux finigxos. Nun ni devas doni iom da nutrajxo al Karlo kaj Jafo, tial ni bucxis kaj rostis kapridon, kaj cxirkaux gxi ni kvar poste sidigxis, kaj mi lauxeble felicxigi
PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58  
59   60   >>  



Top keywords:
paroli
 

Vendredo

 

ordonis

 

saltas

 

vizagxon

 

maljunulon

 
cxirkaux
 
piedojn
 

maljunulo

 
suprenrigardi

ekvidis

 

farante

 
vorton
 

sklavo

 

frotadu

 

turnis

 

Surdorse

 

piediri

 
miadoma
 
trovigxis

malforta

 

hejmportis

 
Karlon
 
rigardu
 

kusxis

 

tutspace

 

fresxan

 
trinkon
 

bonulo

 

krucxo


enmane

 

ligita

 

arbombrajxo

 

rigida

 
kukojn
 

alportis

 
surrampi
 

regado

 
baldaux
 

finigxos


antauxvidis

 

oferus

 

ordonus

 
sidigxis
 

lauxeble

 

felicxigi

 

kapridon

 

nutrajxo

 

bucxis

 
rostis