FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  
un do sxargxojn da ajxoj, mi faris tendon per la veloj de la sxipo por konservi ilin, kaj trancxis la stangojn necesajn por gxi en la arbaro. Mi nun elprenis cxion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la barelojn cxirkaux la tendo por gxin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la sxipo) sur la tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kusxigxis en lito. Mi dormis la tutan nokton, cxar mi tre bezonis ripozon. Morgauxtage, mi malgxojis en mia koro, cxar mi sentis tian enuon esti disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis pripensi longan tempon pri mia malgxoja sorto, cxar estis tro multe da laboro por mi. Cxiutage mi eliris al la sxipruino por alporti pli da objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu tagon, mi sxargxis la floson per tro peza sxargxo, kiu kauxzis unu flankon mallevigxi, tiel ke la enhavo eljxetigxis en la maron; sed mi ne ploris pro tio, cxar la plej multa parto de la sxargxo estis sxnuregoj, kiuj ne estus tre utilaj al mi. Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi surterigis cxion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan sxipsxargxon, pecon post pecon. Kiam mi nagxis la lastan fojon al la sxipruino, la vento blovis tiel severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laux forfluo. Mi trovis iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, gxi ridigis min, kiam mi gxin rigardis. "Ho senutilajxo!" mi diris, "vi ne povas utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kusxas, gxis la sxipo pereos; tiam, pereu vi kune kun gxi." Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni gxin; tial mi gxin metis en pecon de velo, kaj gxin jxetis sur la ferdekon, por ke mi gxin metu sur la floson. Baldaux la vento blovis de la marbordo, tial estis necese, ke mi nun rapide renagxu; cxar mi sciis, ke je la turnigxo de la fluo mi trovus malfacilajxon por atingi la terbordon. Sed, spite la ventego, mi sendangxere atingis mian budon. Tagigxe, mi elpusxis mian kapon el la budo okuljxetis almaren, kiam, jen, tie ne estis sxipo! La sxangxajxo, kaj perdo de tia sxipamiko min tute malgxojis. Sed, mi gxojis pensi, ke mi surterigis cxion, kio povas esti utila por mi. Mi nun devis sercxi ion lokon kie mi povis fari mian logxejon. Duonvoje supren la monteto estis ebenajxeto, longa kvar aux kvin dudekojn
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>  



Top keywords:

malgxojis

 

sxipruino

 

floson

 

sxargxo

 
blovis
 

surterigis

 

pereos

 

kusxas

 

decidis

 

severege


lastan

 

egalbone

 

kunpreni

 
nagxis
 
pripensis
 
rigardis
 

senutilajxo

 

ridigis

 

rilate

 

zorgas


ormoneroj

 

forfluo

 

trovis

 
sekvantan
 

marbordo

 

gxojis

 
sxipamiko
 
sxangxajxo
 

sercxi

 
dudekojn

ebenajxeto
 

monteto

 
logxejon
 

Duonvoje

 
supren
 

almaren

 

okuljxetis

 
turnigxo
 

trovus

 

renagxu


rapide

 
ferdekon
 

Baldaux

 

necese

 
malfacilajxon
 

atingi

 

Tagigxe

 

elpusxis

 
atingis
 

terbordon