FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   >>  
eremonio. Sendube por haltigi lin, lia onklino donis al li pluvegon da kisoj. Kredante, ke ili estas gratulesprimoj kaj estante jam tre modesta, li tre malafable akceptis tiujn kisojn. Jam tie li mirigis multajn personojn. Grava rimarko. -- _Por respondi al la demandoj oni devas neniam uzi simple "jes" aux "ne", sed ordigi la vortojn de la demando mem alimaniere kaj aldoni la necesajn vortojn._ EKZEMPLE: Cxu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskigxis? -- _Jes, la gepatroj de Karlo, Sinjoro kaj Sinjorino Davis, estis ankoraux junaj, kiam naskigxis ilia filo._ 1. Cxu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskigxis? -- 2. Cxu Karlo estis la unua infano de S-ro Davis? -- 3. Kion faris la patro de S-ro Davis? -- 4. Kiel oni anoncis la naskigxon al la gepatroj de S-ino Davis? -- 5. Kiom kostas la sendo de telegramo? -- 6. Donu kelkajn baptonomojn de knaboj kaj knabinoj. -- 7. Kion oni faris al Karlo en la pregxejo? 2. La hejmo. Junaj gesinjoroj Davis estis nek ricxaj, nek malricxaj, kaj havis plej cxarman hejmon apud la urbeto. Tre simpla dometo, malgranda gxardeno kun kelkaj arbetoj, jen ilia tuta hejmo, sed cxio estis tre pura kaj delikata interne kaj ekstere. En la cxambroj cxio estis hela, la murpaperoj kaj la meblaro. Cxie oni povis admiri kiel orde kaj elegante la delikataj manoj de Sinjorino Davis arangxis cxiujn aferojn. La patro de Karlo-Teodoro estis cxefkomizo en filio de la Nacia Banko kaj li ricevis tre bonan salajron. Cxar nek li, nek lia edzino multe elspezis, li povis cxiujare sxpari sumon por "siaj infanoj". Efektive Karlo ne gxuis tre longe la gloron esti sola en la nova generacio de l' familio. Kiam li estis dujara kaj jam kuris tre bone tra la tuta domo, li trovis iun tagon bluokulan fratineton en la antikva lulilo, kie li kutimis dormadi antaux tre longe . . . kiam li estis malgranda. Aliaj kredeble estus igxintaj tre jxaluzaj, sed Karlo estis grandanima, kaj lia vizagxo tuj montris largxan rideton kaj afablan esprimon de protektemo. Petinte la permeson de sia patrino, li kisis dufoje la frunton de sia dormanta fratineto. Karlo tre multe interesigxis je la progresoj de sia fratineto Helenjo. Kiam sxi ankaux povis kureti tra la domo, li farigxis sxia instruanto kaj gvidanto. Karlo estis tre observema kaj ankaux tre entreprenema. Li penadis imiti cxion interesan, kion li vidis aux pri kio li auxdis. Uzante tablon kaj multajn segxojn, li konstruis grandan sxipon,
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   >>  



Top keywords:

gepatroj

 

naskigxis

 

Sinjorino

 

ankaux

 

multajn

 

fratineto

 
vortojn
 

malgranda

 

fratineton

 
antikva

lulilo

 

bluokulan

 

trovis

 

ricevis

 
salajron
 

edzino

 
cxiujn
 

arangxis

 

aferojn

 

Teodoro


cxefkomizo
 

elspezis

 

cxiujare

 

generacio

 

familio

 
gloron
 

sxpari

 

infanoj

 

Efektive

 

dujara


montris

 

entreprenema

 

observema

 

penadis

 

gvidanto

 
instruanto
 

Helenjo

 
kureti
 

farigxis

 

interesan


segxojn

 
tablon
 

konstruis

 

grandan

 

sxipon

 

Uzante

 
auxdis
 

progresoj

 
grandanima
 
jxaluzaj