is sian patron pri tio. S-ro Davis estis tre amuzata
de la ideoj de Karlo kaj klarigis al li, ke la mondo estas
kvazaux grandega orangxo, rondiranta cxirkaux la suno, kiu estas
ankaux tre granda globo. Cxiuj steloj kaj la luno estas ankaux
globoj. La patreto klarigis al Karlo, ke la homoj vivas sur la
tuta terglobo. Sed Karlo ne povis kredi tion kaj pensis, ke certe
lia patro eraras. Kiel la homoj povus stari sub la tero?
Tiu demando lin multe priokupis, kaj li sxajnis pripensadi dum la
tuta tagmangxo post la respondo de sia patro. Lia patrineto
promesis ke, kiam li scios bone legi, sxi acxetos por li
ilustritan libron pri tiuj aferoj.
Karlo havis grandan admiron al cxiuj metiistoj, al cxiuj
manlaboristoj. Kun sia patrino li jam vizitis la paniston kaj
vidis lin bakanta la panojn. Li vidis la sxufariston enpikanta
najlojn en la sxuojn per martelo. Li ecx vidis ie en la urbeto
grandan cxambron, kie multegaj junulinoj fabrikas cxapelojn por
sinjorinoj. Ili arangxis rubandojn kaj plumojn sur la cxapelo.
Pasante apud granda hotelo, ili vidis, tra malaltaj fenestretoj,
grandan kuirejon, kie multaj viroj, kun blankaj antauxtukoj kaj
cxapoj, movis pladojn kaj kaserolojn kun granda bruo. Odoro de
rostajxo alvenis al la nazeto de Karlo.
En la stratoj cxiu sxajnis rapidi: knabo pusxis veturileton
sxargxitan je pakajxoj; maljuna lama viro kriante vendadis
jxurnalojn. S-ino Davis klarigis al sia filo, ke cxiuj homoj
laboras por gajni monon kaj acxeti siajn vestojn kaj nutrajxojn
kaj tiujn de sia familio.
Ankaux tio multe pensigis Karlon. "Kion faras patreto?" li
demandis. La patrineto kondukis lin al la oficejo de sia edzo;
kaj li vidis sian patron skribanta sur granda librego cxe alta
tablo. Karlo opiniis, ke lia patro havas tre enuigan profesion
kaj li decidis, ke li mem preferos farigxi kuiristo en hotelo aux
veturigisto.
1. Kiel Karlo prezentis al si la formon de la mondo? -- 2. Cxu li
bone komprenis la geografion? -- 3. Kion li studos en la lernejo,
krom la geografio? -- 4. Kio estas aeroplano? -- 5. Kiu fabrikas
la panon? -- 6. Kaj la kukojn? -- 7. Kion oni povas acxeti cxe la
spicisto? -- 8. Kiom kostas unu funto da pano? -- 9. Kion oni
metas sur la cxapelojn por sinjorinoj? -- 10. Kiu profesio plej
placxis al Karlo?
7. La songxo de Karlo.
Post la interparolado kun sia patro pri la formo de l' tero,
Karlo pripensis ankoraux tre ofte dum la tago. Strangan songxon
li havis la sekvintan nokton. Li songx
|