FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  
Ekzameno 10. -- Liceano 11. -- Latina leciono 12. -- La amiko 13. -- Sur la rivero 14. -- La profesoro de historio 15. -- La sekreto de Karlo 16. -- Cxagrenoj 17. -- Studento kaj poeto 18. -- Alico 19. -- Kuracisto 20. -- En Italujo 1. La familio. Kiam naskigxis Karlo, rozkolora kaj sana, liaj gepatroj estis ankoraux tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu cxi mondo kauxzis grandegan gxojon en la tuta familio. Filo! vera vivanta knabeto! La junaj gesinjoroj Davis estis tre fieraj pri Karlo kaj gxuis internan kaj trankvilan plezuron. Sed la patro de S-ro Davis estis tro gxoja por esti trankvila. Avo li estis nun; li tute forgesis, ke tio lin iom maljunigas kaj li kontrauxe sentis en si infanan gajecon. Dum du tagoj post la naskigxo de Karlo, li ne povis labori en sia oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo kaj de tie revenis al sia domo; li promenadis tra la stratoj de l' urbeto, eniris en cxiajn magazenojn por acxeti aferojn tute senutilajn; al cxiu almozpetanto li donis multajn monerojn. Oni povis facile vidi, ke li estas kontenta. La gepatroj de Sinjorino Davis estis jam tre maljunaj. Ili logxis en granda urbo, kaj oni telegrafe anoncis al ili la naskigxon de ilia nepo. Por ili, li ne estis la unua. Ilia filino Margareto, la felicxa patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el sxiaj fratoj kaj tri el sxiaj fratinoj estis edzigxintaj kaj ecx havis infanojn, kiam frauxlino Margareto renkontis la junan S-ron Davis, kun kiu sxi baldaux fiancxinigxis kaj poste edzinigxis. Frauxlino Margareto estis tre beleta junulino kaj tre dolcxa. Pro tio cxiuj gefratoj tre amis sxin kaj sxiaj gepatroj ricevis grandan cxagrenon, kiam sxi devis forveturi kun sia juna edzo. Cxe la baptotago de Karlo, preskaux la tuta familio de Sinjorino Davis cxeestis, kaj ankaux la patro kaj la juna frato de Sinjoro Davis. Oni nomis la knabon Karlo-Teodoro por kontentigi lian patran avon S-ron Karlo Davis kaj lian patrinan avon S-ron Teodoro Renberg. Kompreneble oni ne povis elekti alian baptopatron, ol lian patran avon. La baptopatrino estis la plej maljuna fratino de Sinjorino Davis. Dum la pastro malsekigis lian beletan kapeton kun kreskantaj blondaj haroj, sinjoreto Karlo-Teodoro sxajnis gaje rideti kaj, subite palpante siajn malsekajn harojn per siaj manetoj, li faris al la cxeestantoj en la pregxejo lauxtan, sed nekompreneblan paroladon, kiu preskaux rompis la seriozecon de la c
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  



Top keywords:

gepatroj

 

familio

 

Margareto

 

Teodoro

 

Sinjorino

 

preskaux

 
patran
 

infano

 

junulino

 

beleta


Frauxlino
 

dolcxa

 

gefratoj

 

telegrafe

 

naskigxon

 

edzinigxis

 

anoncis

 

felicxa

 
edzigxintaj
 

fratinoj


infanojn

 
renkontis
 

frauxlino

 

baldaux

 

patrino

 
fiancxinigxis
 

fratoj

 
filino
 

cxeestis

 

subite


rideti

 

palpante

 

malsekajn

 

sxajnis

 

kreskantaj

 

kapeton

 

blondaj

 
sinjoreto
 

harojn

 

paroladon


nekompreneblan
 
rompis
 

seriozecon

 
lauxtan
 
manetoj
 
cxeestantoj
 

pregxejo

 

beletan

 

malsekigis

 

ankaux