FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  
icinon. Por tio li ankaux veturis Bruselon, kiam estis finita lia jaro en Heidelberg. En Bruselo, pli gaja estis por li la vivado. Tie li renkontis sian amikon Jankon kaj ankaux alian kunliceanon Laminde, kiu jxus venis el Anglujo kaj studadis literaturon. La influo de Janko estis tre bona al Karlo, cxar tiu amiko estis cxiam energia kaj gaja. Li kondukadis Karlon al la jugxejoj, al politikaj kunvenoj, al sociaj kaj sciencaj paroladoj. Kiel antauxe, li multe lernigis al sia revema amiko. Laminde estis nericxa junulo. Li devis perlabori por vivadi kaj studadi. Li donis lecionojn, li ecx faris paroladojn pri la angla literaturo, li verkadis por gazetoj. Dank' al li, Janko kaj Karlo kelkafoje ricevis senpagajn teatrobiletojn, havigitajn de la redakcio de jxurnalo, por kiu Laminde ofte skribis artikolojn. Kiel Janko, Laminde multe kuragxigis Karlon per sia vigleco. Kvankam li studadis medicinon, Karlo cxiam pli interesigxis je la literaturo kaj arto. Ambaux liaj amikoj tre incitis lin, ke li publikigu kelkajn el la poemoj, kiujn li verkis. Sed Karlo dum longa tempo estis tro timema. Fine li elektis tridek el ili kaj eldonis elegantan volumeton kun modernarta kovrilo kaj longe sercxita titolo: "_Oraj Flugiloj_". La unua versajxo estis la jena: Lasta flugo. Vi kien flugas, papilio, Vi kial flugas en malvarmo Tremante kaj rapide? Tra flora la tombejo? Jam mortis rozo kaj lilio, Sur cxiu loko pluva larmo Kaj venas frost' perfide. Nun restas en herbejo. Flugiloj viaj kvazaux lampo Silentas cxiuj en la nestoj, Briletas en nebulo: Kaj svenis bonodoroj; Vi kion sercxas tra la kampo, Plu ne batalos vi kun vespoj Perdita somerulo? Pri la floretaj koroj. Dezertaj estas la gxardenoj Jen restas nur en kampo vasta Kaj vana l' amo via. Velkinta krizantemo, Skeletoj sxajnas la vervenoj Sur kiu via kiso lasta Sub lauxbo senfolia. Mortigos vin en tremo. 1. Al kiu urbo veturis Karlo? -- 2. Kiom da monatoj li restis tie? -- 3. Nomu la tagojn de la semajno kaj la monatojn de la jaro. -- 4. Al kiu ofte skribis Karlo? -- 5. Kion li studis speciale? -- 6. Nomu kelkajn sciencojn kaj artojn. -- 7. Cxu Karlo sxatis skribi poeziojn? -- 8. Donu kelkajn vortojn rimantajn kun "vento". -- 9. Cxu vi preferas prozon aux versojn? 18. Alico. Cxiusomer
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  



Top keywords:

Laminde

 

kelkajn

 

ankaux

 

restas

 

veturis

 

literaturo

 
skribis
 

Karlon

 

flugas

 

Flugiloj


studadis
 

Perdita

 

vespoj

 

somerulo

 

batalos

 

tombejo

 

floretaj

 

gxardenoj

 
sercxas
 

Dezertaj


svenis

 
herbejo
 

perfide

 

kvazaux

 

icinon

 
mortis
 

bonodoroj

 
nebulo
 

Silentas

 

nestoj


Briletas

 

artojn

 

sxatis

 

skribi

 

poeziojn

 

sciencojn

 

studis

 
speciale
 

versojn

 

Cxiusomer


prozon
 
preferas
 

vortojn

 
rimantajn
 
monatojn
 
semajno
 

rapide

 

lauxbo

 

senfolia

 

vervenoj