FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   >>  
is maljuna sinjorino kaj sxia filino, kiuj ambaux instruis infanojn. La lecionoj okazis nur tri matenojn cxiusemajne, lunde, merkrede kaj vendrede. Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon. Dum sxi parolis kun la respektinda estrino, S-ino Linar, Karlo rimarkigis al Frauxlino Linar, ke unu segxo en la klascxambro estas rompita kaj ankaux, ke estas desegnita vizagxo sur la muro. Li demandis la frauxlinon, cxu tio estas sxia portreto aux tiu de la maljuna virino. La frauxlino treege rugxigxis. -- Mi esperas, ke vi estos bona kaj gxentila, diris lia patrino adiauxkisante lin. -- Ho jes, patrineto. Kiam la unua leciono estis komencita, Karlo havis tre baldaux siajn manojn tute makulitaj je inko. Laux sia kutimo li visxis ilin per sia antauxtuketo. Beleta knabineto, kiu sidis apud li, multe ridis kaj moke rigardis lin. Pro tio Karlo opiniis, ke li certe pli amas sian fratinon Helenjon, ol sxin. _Rakontu skribe la supran cxapitron._ -- 1. Kiu unue instruis Karlon? -- 2. Kion faris la patrino de Karlo? -- 3. Kion opiniis Karlo? -- 4. Kiujn literojn li facile rekonis? -- 5. Al kio similas la litero S? -- 6. Kiu kondukis Karlon al la lernejo? -- 7. Kion li rimarkis sur la muro? -- 8. Kiun demandon li faris? -- 9. Per kio Karlo makulis siajn manojn? -- 10. Cxu oni povas skribi sen inko kaj sen plumo? -- 11. Cxu Karlo estis en geknaba lernejo? -- 12. Per kio li visxis siajn manojn? -- 13. Kiu ridis pri li? -- 14. Cxu de multaj jaroj oni uzas la skribmasxinojn? -- 15. Cxu vi jam havis okazon uzi skribmasxinon? -- 16. Cxu vi estas stenografiisto? 6. La ideoj de Karlo. Karlo estis tre pensema kaj jam havis precizajn ideojn pri multe da aferoj. Dum la aliaj infanoj malfacile komprenis geografion, li tre bone prezentis al si la formon de la mondo: Post la montoj estas maroj, teroj kaj denove montoj gxis la du ekstremajxoj de la mondo. Tie sendube estas muro aux barilo, kiel sur ia ponto, por malhelpi, ke la personoj falu en abismon. Karlo tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremajxoj de la mondo. Certe estus strange vidi nenion plu antauxen: nur la bluan cxielon supre, kaj sub gxi . . . nenion. Li tre miris kien falus iu homo, kiu estus forsaltinta de l' ekstremajxo de l' mondo. Se li posedus la aeroplanon de la ricxa sinjoro, kiun konas lia patro, li provus flugi malsupren sub la mondon kaj reveni supren cxe la alia flanko. Li miris kiel estas la subajxo de la mondo. Karlo demand
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   >>  



Top keywords:

lernejo

 

manojn

 

Karlon

 

patrino

 

nenion

 

opiniis

 

montoj

 

visxis

 

ekstremajxoj

 
kondukis

instruis
 

maljuna

 

precizajn

 
pensema
 

stenografiisto

 

skribmasxinon

 
provus
 

ideojn

 
infanoj
 

malfacile


komprenis
 

malsupren

 

aferoj

 

geografion

 

skribmasxinojn

 

geknaba

 

flanko

 

skribi

 

demand

 

subajxo


prezentis

 

reveni

 

mondon

 
supren
 

multaj

 

okazon

 

abismon

 
deziris
 

personoj

 
makulis

malhelpi
 
antauxen
 

strange

 

aeroplanon

 

sinjoro

 

formon

 

cxielon

 

denove

 
sendube
 

barilo