FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   >>  
vangofrapon kaj tuj poste kison. En la domo Anjo faris cxion; sxi estis samtempe kuiristino kaj cxambristino, sed la domo estis tiel malgranda, ke sxi facile plenumis ambaux taskojn. Sinjorino Davis sxin ofte helpis kaj faris cxiujn kudrolaborojn. Anjo sentis en si tre grandan admiron al la juna dommastrino pro sxia granda delikateco en cxio. Kelkafoje Karlo ricevis permeson iri frumatene al la legomvendejo kun Anjo. Sxi portis du grandajn korbojn kaj li malpezan retsakon. Post dekkvinminuta marsxado ili alvenis al la publika placo. Multaj cxevaloj kaj veturiloj staris apud la trotuaroj. En la mezo de la placo, cxirkaux la monumenta fontano, sidis la gevendistoj kun siaj tabloj kaj korbegoj plenaj je brasikoj, terpomoj, fromagxoj, fruktoj cxiuspecaj. Anjo diskutadis kun multaj virinoj kaj fine acxetis diversajn legomojn kaj grandan pecon da butero. Kelkafoje sxi metis ion en la retsakon de Karlo. Poste tre rapide ili hejmen revenis. Kelkafoje Karlo helpis Anjon meti la telerojn sur la tablon. La forkojn, kulerojn kaj trancxilojn li ankaux alportis, sed neniam la glasojn, cxar Anjo opiniis la aferon tro dangxera. Iam li rompis tason, cxar li provis porti tri samtempe. Alkuris Anjo cxe la bruo . . . "Estas nenio," ekkriis Karlo, "mi ne vundigxis." Anjo lin longe riprocxis, sed Karlo opiniis, ke estus multe pli sagxe, se sxi irus tuj sercxi alian tason. Kun Karlo, Anjo estis cxiam gaja kaj sxercema; sed kun Helenjo, sxi estis multe pli dolcxa kaj ecx sxajnis iom malgxoja rigardante sxin. Sxi prenis sxin delikate en siaj brakoj kaj movis la kapon penseme. Cxiuj same sxajnis melankolie dolcxigxi apud Helenjo. Karlo tre amis sian fratineton, sed ne kuragxis multe ludi kun sxi, cxar sxi sxajnis timi la bruon kaj tre ofte ekploris. Li opiniis, ke la knabinoj estas delikataj estajxoj, kiuj bezonas multe da zorgoj. 1. Kiel nomigxis la servistino de S-ino Davis? -- 2. Cxu sxi estis diskreta? -- 3. Kiu estis la koloro de sxiaj vangoj? -- 4. Cxu cxiuj pomoj estas rugxaj? -- 5. Kio estas en la mezo de pomo? -- 6. Citu kelkajn fruktojn. -- 7. Kiun vi preferas? -- 8. Cxu Karlo kelkafoje tiris la kufon de Anjo? -- 9. Kien iris Karlo kun la servistino? -- 10. Kion li portis? -- 11. Kiuj personoj estis sur la publika placo? -- 12. Kion ili faris? -- 13. Citu kelkajn legomojn? -- 14. Kion acxetis Anjo? -- 15. Cxu Karlo helpis Anjon por prepari la tablon? -- 16. Kiom da tasoj rompis Karlo? -- 17. Kion li respondis al la ri
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   >>  



Top keywords:

Kelkafoje

 

helpis

 

sxajnis

 

opiniis

 

retsakon

 

tablon

 
kelkajn
 

portis

 

Helenjo

 
legomojn

servistino

 

samtempe

 

acxetis

 

rompis

 
grandan
 

publika

 
ekploris
 

knabinoj

 

dolcxigxi

 

fratineton


kuragxis
 

delikataj

 

rigardante

 

sxercema

 

dolcxa

 
sercxi
 

penseme

 

brakoj

 

malgxoja

 

estajxoj


prenis

 

delikate

 

melankolie

 

vangoj

 

preferas

 
kelkafoje
 

personoj

 
respondis
 

prepari

 

diskreta


nomigxis

 
bezonas
 

zorgoj

 

koloro

 

fruktojn

 

rugxaj

 
glasojn
 

korbojn

 
grandajn
 
malpezan