FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
>>  
"Patrineto," li diris oscedante, "mi vidis homojn sub la alia flanko de l' mondo." 1. Kiu invitis Karlon por vojagxi en aeroplano? -- 2. Kion montris S-ro de Lavel al Karlo? -- 3. Cxu Karlo iom timis? -- 4. Kion faris la aeroplano? -- 5. Kiujn domojn ekvidis Karlo? -- 6. Cxu ilia tegmento estis ronda? -- 7. Kio estis inter la domoj? -- 8. Kion faris Karlo por pli bone vidi? -- 9. Kio okazis? -- 10. Kiu vekis lin? -- 11. Rakontu songxon, kiun vi faris. 8. La liceo. Kiam Karlo estis dekdujara, liaj gepatroj opiniis, ke li suficxe longe restis en infana lernejo. Estis tempo meti lin en liceon. (_Liceo_ estis, en la tempo de nia rakonto, la nomo de la oficialaj lernejoj, kie la knaboj lernadas gxis ili farigxas studentoj). Estis unu liceo en la urbo. Bedauxrinde gxi estis malproksime kaj Karlo devos marsxadi dudek minutojn por tien iri de sia hejmo. Lia patrino proponis, ke oni acxetu por Karlo biletaron por la tramvojo, sed S-ro Davis tute ne permesis tion. Li opiniis, ke marsxado estas tre bona kaj saniga ekzercado. Por esti akceptata en la liceon, estis necese ke Karlo sukcesu je ekzameno antauxe. La ekzameno estis nek longa, nek malfacila. Tamen S-ro Davis volis certigxi, ke lia filo sukcesos; por tio li venigis hejmen junan instruiston, kiu en kelkaj semajnoj pliprogresigis Karlon en la kono de aritmetiko kaj ortografio, ol Sinjorinoj Linar en kelkaj jaroj. Unu semajnon antaux la ekzameno, S-ro Davis kondukis sian filon al la liceestro por lin enskribigi. La estro estis tre malalta viro kun grizaj haroj, griza barbeto kaj rondaj, brunaj okuloj post oraj okulvitroj. -- Sinjoro direktoro, diris S-ro Davis, kiam la servisto lin enirigis kun lia filo en la direktejon, kiel vi estas? Mi gxojas vin revidi, kaj alkondukas al vi mian knabeton Karlon, kiu estos espereble bona lernanto en la liceo. La direktoro rigardis Karlon tra siaj grandaj okulvitroj kaj malfermis largxan libregon. -- Davis, Karlo . . . kiu estas via alia antauxnomo, junuleto? -- Teodoro, Sinjoro direktoro, respondis Sinjoro Davis vidante, ke lia filo distrate ne auxdis la demandon. Efektive Karlo estis distrata: li jxus vidis musxon, kiu dronis en la kupran inkujon kaj li atente observis gxiajn penojn por forflugi. -- Via agxo? demandis la direktoro. S-ro Davis pincxis la brakon de Karlo: "Kiom jara vi estas, Karlo?" Karlo ektremis kaj seriozigxante, lia vizagxo tute rugxigxis: "Dekdujara, sinjoro," li diris timeme.
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
>>  



Top keywords:

Karlon

 

direktoro

 

ekzameno

 

Sinjoro

 

liceon

 

okulvitroj

 
opiniis
 

kelkaj

 

aeroplano

 

barbeto


instruiston
 

servisto

 

hejmen

 

brunaj

 

venigis

 

sukcesos

 

okuloj

 

rondaj

 
semajnoj
 

semajnon


Sinjorinoj

 
aritmetiko
 

enirigis

 

antaux

 

kondukis

 
pliprogresigis
 

malalta

 
ortografio
 

enskribigi

 

liceestro


grizaj

 

espereble

 

observis

 

atente

 

gxiajn

 

penojn

 

forflugi

 
inkujon
 

kupran

 

distrata


Efektive
 
musxon
 

dronis

 
rugxigxis
 
vizagxo
 
Dekdujara
 

sinjoro

 

timeme

 

seriozigxante

 

ektremis