FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  
ehmann tuj komencis sian kurson pri la regado de l' imperiestro Trajano kaj diris nenion pri la forvago de la tri knaboj. Karlo tiom pli timis la petitan viziton je duono post la kvara. S-ro Jehman estis tute ne ricxa kaj havis kvar junajn infanojn. Lia edzino estis bela Italino el Bolonjo. Sxi verkis ofte artikolojn por italaj revuoj kaj gazetoj. S-ro Jehman cxiuprintempe veturis Italujon kun sxi, cxe la paska libertempo. Ambaux estis artistoj. Ili konis en Italujo cxiujn pregxejojn, templojn kaj palacojn, kie estas majstraj pentrajxoj. La lastan jaron, kiam ili revenis, S-ino Jehman trinkis glason da glacia limonado cxe la stacio en Milano. Neniam oni sciis, cxu tro malvarma, cxu venenita gxi estis. Sed post apenaux unu horo sxi mortis. Estis terure. S-ro Jehman kvazaux bedauxris, ke li ne ankaux trinkis limonadon. Sed li havis kvar infanojn. Reveninte hejmen, li devis klarigi al ili, ke sian patrinon ili neniam revidos. Nun la avino logxadis tie kaj zorgis pri la infanoj, dum la patro instruadas. Sed S-ro Jehman perdis sian gxojon; li nun malmulte parolis, malofte ridetis. Lia vizagxo rapide maljunigxis. Nur liaj brilaj okuloj montris ankoraux pli da bonkoreco kaj kompatemo. Karlo pensis pri cxio cxi, posttagmeze, irante al lia domo. Li sonorigis cxe la pordo. Servistino lin kondukis al la laborcxambro de S-ro Jehman. La profesoro levigxis kaj premante la manon de Karlo: "Davis," li diris, "mi gxojas vin vidi tie cxi, sidigxu. Vi demandis min antaux kelkaj tagoj pri la kluboj kaj societoj en Romo cxe la tempo de Cicero. Jen estas du libroj, en kiuj vi trovos informojn pri tio; mi krajone notis la interesajn pagxojn. Mi jam alportis ilin por vi hieraux en la liceon." Karlo estis tre konfuzita. "Sinjoro," li diris, "mi dankas vin, vi estas tro bona al mi . . . Hieraux mi remadis sur la rivero dum via leciono. Mi petas vian pardonon, mi certe estas tre kulpa . . ." -- "Ne plu parolu pri tio," diris S-ro Jehman, "mi ja rimarkis, ke Janko, Servetti kaj vi forestis, kaj vidante la belan veteron, mi iom suspektis la veron. Mi scias, ke forvagado estas tre poezia afero kaj dolcxajxo por liceanoj. Tamen atentu! Perdinte lecionojn, vi estos malhelpata en via studado kaj bezonos hejme laboradi pli longe. Nu, prenu la librojn kaj revenu iam min viziti. Mi cxiam plezure kunparolos kun vi kaj vin helpos lauxpove." Kortusxite eliris Karlo kaj ekpensis, ke li neniam vidis pli bonan manieron puni lernanton. 1. Cxu Karl
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  



Top keywords:

Jehman

 

neniam

 

infanojn

 

trinkis

 

alportis

 

krajone

 
Sinjoro
 

dankas

 

interesajn

 

Hieraux


hieraux
 

pagxojn

 

konfuzita

 

liceon

 

informojn

 

premante

 

levigxis

 

gxojas

 
profesoro
 

laborcxambro


sonorigis

 
Servistino
 

kondukis

 

sidigxu

 

Cicero

 
libroj
 

remadis

 
societoj
 

antaux

 

demandis


kelkaj

 

kluboj

 

trovos

 

parolu

 

librojn

 

revenu

 

viziti

 
malhelpata
 

studado

 

bezonos


laboradi
 
plezure
 

kunparolos

 
manieron
 
lernanton
 
lauxpove
 

helpos

 

Kortusxite

 

eliris

 

ekpensis