FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  
o havis -- de greka -- la morgauxan tagon? _Ne, cxar la -- estis malsana._ -- 2. S-ro Jehman diris ion al la -- ? _Ne, li diris -- ?_ 3. -- da infanoj havis la profesoro? _-- havis --_ 4. Kie -- lia edzino? _Sxi mortis -- Milano._ 5. -- donis la -- al Karlo? _Du librojn._ 6. Cxu la profesoro -- Karlon? _--, li -- punis --._ 15. La sekreto de Karlo. Cxiudimancxe la familio Davis iris al la cxefpregxejo, matene je duono post la deka. Gxi estis tre malnova katedra pregxejo, ekkonstruita en la centjaro de la imperiestro Karlo Granda. Dum la orgeno eksonis lauxtege, cxe la komenco de l' diservo, Karlo sidigxinte apud siaj gepatroj okule sercxadis iun sur la benkoj antaux si. Li estis maltrankvila gxis li rekonis blondan hararon kun blua rubando, kiu cxiudimancxe aperis tie. Lumigata de sunradio falinta tra la koloraj vitrajxoj, la blonda hararo brilis kvazaux oro inter la nigrigxintaj kolonoj de l' antikva templo. Tiu vidajxo trankviligis la animon de Karlo, kaj post la pregxoj li ne movis plu siajn okulojn dum la tuta predikado de l' pastro. Post la diservo Karlo kutime zorgis por vidi la junulinon elirantan; kaj cxiufoje li konvinkigxis, ke sxi havas belege bluajn okulojn. Iam promenante tra l' artmuzeo kun amiko, li vidis sxin admire starantan antaux pentrajxo de itala majstro. Li kompreneble haltis antaux la sama. Sxi tre rugxigxis; sed de tiu tempo, cxiudimancxe ili ofte ekrigardis unu la alian elirante el la cxefpregxejo. Sxi gxenerale estis sola kun sia patrino, sed kelkafoje ili salutis kaj alparolis alian sinjorinon, kiu eliris el pregxejo kun kvar gefiloj. Karlo iam auxdis sxin diri al ili: "Vi do venos ludi en la Nacian Parkon hodiaux posttagmeze, cxu ne?" Post iom da pripensado Karlo decidis, ke li ankaux iros al la parko posttagmeze. Tie li havis mirindan sxancon, cxar promenante apud la ludkampo, li dufoje havis okazon redoni al sxi pilkon falintan sur la vojon aux perditan sub arboj. Sxia rideto kaj danko lin strange konfuzis. La postan dimancxon, li sekvis sxin de malproksime por vidi, kie sxi logxas. Gxi estis ekster la urbo sur strato bordita de arboj kaj gxardenoj. Sxi eniris en kastelforman dometon kun belega florgxardeno plena je rozoj. Karlo jam ofte rimarkis tiun domon antauxe, sed sxajnis al li, ke gxis nun gxi cxiam estis fermita; kaj li kredis, ke gxi estas neluita. Kredeble _sxia_ familio jxus luis aux acxetis la domon. De tiam Karlo ofte vagadis cxirkaux tiu loko, esperante
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  



Top keywords:

antaux

 

cxiudimancxe

 

familio

 

cxefpregxejo

 

diservo

 

posttagmeze

 

pregxejo

 

okulojn

 

profesoro

 
promenante

mirindan
 

kompreneble

 

hodiaux

 
pripensado
 

ankaux

 

ekrigardis

 
decidis
 

rugxigxis

 
haltis
 

gxenerale


sinjorinon
 

eliris

 

elirante

 

alparolis

 

kelkafoje

 

salutis

 

gefiloj

 

patrino

 

Nacian

 

auxdis


Parkon

 

antauxe

 

sxajnis

 
fermita
 

rimarkis

 

belega

 

dometon

 
florgxardeno
 

kredis

 
vagadis

cxirkaux
 
esperante
 

acxetis

 

Kredeble

 

neluita

 

kastelforman

 

eniris

 

perditan

 
majstro
 

rideto