ntalonoj. Li diris ofte: "Mia amiko
Janko vidis tion", aux "mia amiko Delesar diris tion cxi", aux
"mia amiko Vuanzo faras nur mallertajxojn". Li havis la manojn
tute nigraj en la fino de la tago. Li ofte estis desegninta
vizagxetojn sur siaj ungoj. Li sciis paroli pri politiko; li
diris "tiu malsprita ministro", aux "dangxera hundo, tiu
deputato!"
Karlo nun havis cxe la liceo multajn amikojn, aux pli bone
multajn kamaradojn, cxar li ne estimis cxiujn egale. Estis
Belnett, kiu multe parolis, kaj Pietro, kiu lin cxiam auxskultis.
Estis Rigar, tre dika, kiun oni nomis "kukurbo"; cxe la banejo,
li ne bezonis nagxi: tute senmove li restadis sur la akvo, kiel
peco da ligno. Estis Pauxlo kaj Davido Rois, du fratoj, kiuj
cxiam tre bone laboris kaj dum la lecionoj neniam parolis aux
bruis.
Estis "Kokido", la malgrasa knabeto, cxiam tre zorge vestita kaj
gxentila, sed cxiam pala kaj timema; Rigar diris pri li: "Mi ne
volus lin tusxi, cxar mi timus lin disrompi." Estis Kahn, filo de
ricxa bankisto. Estis Donel, kiu cxiam acxetis bombonojn kaj
sukerajxojn. Estis Laminde, kiu tre bone deklamis; Servetti, kiu
admirinde imitis cxiujn bestoblekojn; Cenar, tre malavara;
Holder, cxiam pensema kaj silenta; Vuanzo, cxiam ridanta; Robert,
fiera kaj kolerema; Peter, filo de panisto, cxiam kun rugxa
kravato; Man, kiu fabrikis fajfilojn.
Estis Pergo, kiu cxiam iris paroli kun la profesoroj post la
lecionoj. Estis Delasar, kiu pretendis esti kuzo de l' Prezidanto
de la Franca Respubliko. Estis Tomaso, kun grandaj flikajxoj cxe
la genuo sur siaj pantalonoj, kaj Gardiol, kiu tre bele ludis
violonon kaj ricevis premion cxe la muzika lernejo. Estis ankaux
Stanen, cxiam malbonodoranta; Belti kaj Travis, kiuj ambaux
logxis ekster la urbo. Estis Rogxers, kies patro havis
auxtomobilon. Allen estis Irlandano kaj Zerapumis estis Greko.
Estis ankoraux kelkaj aliaj plue.
Sed _la_ amiko de Karlo, la vera, la fidela, la plej bona, la
plej lerta, estis Janko, kiu estis . . . Janko.
_Rakontu skribe la supran cxapitron._ -- 1. Cxu Karlo sukcesis
por la ekzameno? -- 2. Je kioma horo komencigxis la lecionoj? --
3. Cxu Karlo havis multe da tempo por la tagmangxo? -- 4. Kion li
faris post kelkaj semajnoj? -- 5. Kiu estis la alnomo de Rigar?
-- 6. Cxu Holder estis parolema? -- 7. Kie logxis Belti? --
8. Kiu estis la plej fidela amiko de Karlo?
11. Latina leciono.
La profesoro de latina lingvo estis klariganta la duan
deklinacion de la subs
|