FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
, ecx ne kontraux la diakono, kiu metas sur min kornon post korno; kaj tamen mi oferdonas al li la tri sanktajn tagojn, ecx se ne estas en li honorsento por doni al mi krucxon da biero la tutan jaron. Nenio tusxis mian koron pli forte, ol la mokaj vortoj, kiujn li diris al mi la pasintan jaron; cxar kiam mi rakontis al li, ke sovagxa tauxro, kiu neniam timis homojn, foje farigxis timema antaux mi, li respondis: Cxu tion vi ne komprenas, Jeppe? La tauxro vidis, ke vi havas pli grandajn kornojn ol gxi mem havas, kaj tial ne opiniis konsilinde kornopiki kun sia superulo. Mi vokas vin kiel atestantojn, bonuloj! Cxu tiaj vortoj ne enpenetrus gxis la medolo de ostoj en honesta viro. Mi tamen estas tiom deca, ke mi neniam deziris morton al mia edzino. Kontrauxe kiam sxi kaptigxis de flavmalsano la pasintan jaron, mi deziris, ke sxi vivu; cxar pro tio ke Infero jam estas plena de malbonaj virinoj, Lucifero eble sendus sxin reen, kaj sxi farigxus pli malica ol sxi jam estas. Sed se la diakono mortus, mi gxojus, tiom pro mi mem kiom pro aliuloj; cxar li estas nura gxeno kaj neniel utila por la parohxanaro. Estas malklera diablo; cxar li kantas false, kaj ecx ne povas muldi respektindan vaks-kandelon. Sed lia antauxulo Kristofer estis tute alia. Li tone superis dek du diakonojn en sia tempo, tian vocxon li havis. Iun fojon mi decidis rompi kun la diakono, dum Nille mem auxskultis; cxar li insulte nomis min kornulo, kaj mi diris: La diablo estu via kornulo, Mads diakono! Sed kio okazis? "Majstro Erik" devis tuj elkrocxigxi kaj disigi la kverelantojn, kaj mia dorso farigxis tiom drasxata de mia edzino, ke mi devis peti pardonon de la diakono, kaj danki lin pro tio, ke li, bone studinta homo, volis fari tiun honoron al mia domo. De tiam mi neniam ekpensis kontrauxstari. Nu, ja, Mons Kristofersen! por vi kaj aliaj farmistoj estas facile paroli, kies edzinoj ne havas iun "Majstron Erik" malantaux la lito. Se plenumus al mi deziro en cxi mondo, mi dezirus, ke aux mia edzino neniun brakon havus, aux mi neniun dorson; cxar la busxon sxi uzu kiom placxas al sxi.--Sed mi devas iri al Jakob sxuisto survoje; li certe versxos al mi brandon kredite por sxilingo; cxar mi devas havi iom por refresxigxi. Hej! Jakob sxuisto! cxu vi ellitigxis? Malfermu, Jakob! KVARA SCENO (Jakob sxuisto, nur en cxemizo. Jeppe.) JAKOB Kiu vizitas tiom diable frue? JEPPE Bonan matenon, Jakob sxuisto! JAKOB Dankon, Jeppe! vi estas ege frue surv
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

diakono

 

sxuisto

 

neniam

 

edzino

 

tauxro

 

pasintan

 

farigxis

 

kornulo

 

deziris

 

vortoj


diablo
 

neniun

 

ekpensis

 
studinta
 
honoron
 
kontrauxstari
 

kverelantojn

 
insulte
 

auxskultis

 

decidis


drasxata

 

pardonon

 

disigi

 

okazis

 

Majstro

 

elkrocxigxi

 

dezirus

 

refresxigxi

 

ellitigxis

 

Malfermu


versxos
 
brandon
 
kredite
 

sxilingo

 

matenon

 

Dankon

 

diable

 

cxemizo

 
vizitas
 
survoje

Majstron

 

malantaux

 
edzinoj
 

farmistoj

 
facile
 

paroli

 
plenumus
 

deziro

 

busxon

 
placxas