FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
tis malfelicxa momento, kiam mi prenis rolon de sekretario; cxar se li min batus, estus malagrabla historio, kiu jxetus sur min ne malpli da mokado ol sur tiun farmiston. Plej bone estas, ke ni lasu lin ankoraux iom dormi, antaux ol ni denove surmetu al li liajn malpurajn farmistvestajxojn. ERIK Aj Sinjoro! li jam dormas kiel sxtono; jen vidu! mi povas lin bati, li tion ne sentas. BARONO Elkonduku lin, kaj finu la komedion. KVARA AKTO UNUA SCENO (Jeppe kusxas sur sterkejo en siaj malnovaj farmistvestajxoj. Li vekigxas kaj krias:) JEPPE Hej, Sekatario! Cxambristo! Lakeoj! Pli da kanajlo-sek! (Rigardas cxirkauxen kaj frotas siajn okulojn same kiel antauxe, palpas sian kapon kaj kaptas sian malnovan largxan cxapelon, frotas la okulojn kaj turnas la cxapelon cxiuflanken, rigardas siajn vestajxojn, kaj rekonas sin mem; komencas paroli:) Kiom longe estis Abrahamo en Paradizo? Mi nun bedauxrinde rekonas cxion, mian kusxejon, mian jakon, mian malnovan kornul-cxapelon, min mem. Jen, Jeppe, io alia ol trinki kanajlon-sek el orumitaj glasoj, sidi cxetable kun lakeoj kaj sekatarioj malantaux la segxo. La felicxo bedauxrinde neniam dauxras longe. Ahx, ahx! ke mi, kiu estis tia sinjora Mosxto antaux nelonge, vidu min en tia acxa stato, mia ornamita lito nun sterkejo, mia orbrodita cxapo malnova kornulcxapelo, miaj lakeoj porkoj, kaj mi mem de grandsinjoro resxangxita al kompatinda farmisto! Mi imagis, kiam mi revekigxis, ke mi trovus miajn fingrojn kun oraj ringoj; sed ili portas, permesu la esprimon, sigelon de io tute alia. Mi intencis postuli respondecon de miaj servistoj; sed nun mi devas mem pretigi mian dorson, kiam mi revenos hejmen por respondeci pri miaj agoj. Mi imagis, kiam mi vekigxis, preni glason da kanajlo-sek', sed ricevis, por dece paroli, fekbulon en la manon. Ahx, ahx, Jeppe! tiu logxado en Paradizo dauxris mallonge, kaj via gxojo ekhavis rapidan finon. Sed kiu scias, cxu la sama ne povus okazi al mi, se mi ankorauxfoje endormigxos? Ahx, ahx! ke tio okazu al mi! Ahx, ke tio revenu! (Kusxigas sin por dormi.) DUA SCENO NILLE Cxu eble mi kredu, ke iu akcidento okazis al li? Kiel do tio povas esti? Aux la diablo prenis lin, aux, kion mi pli timas, li sidas en gastejo kaj fordrinkas la monon. Mi estis stulta konfidi al tiu drinkemulo dek du sxilingojn je unu fojo.--Sed kion mi vidas? Cxu li ne kusxas ronkante tie en la sterko? Ahx, mi kompatinda homo, kiu havu tian bru
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

cxapelon

 

kusxas

 

sterkejo

 

prenis

 

bedauxrinde

 

kompatinda

 
Paradizo
 

paroli

 

kanajlo

 

malnovan


okulojn
 

frotas

 

lakeoj

 

antaux

 

rekonas

 

imagis

 

vekigxis

 

ricevis

 
respondeci
 

glason


postuli

 
fingrojn
 

ringoj

 

trovus

 

revekigxis

 
porkoj
 

grandsinjoro

 
resxangxita
 

farmisto

 

portas


permesu

 

pretigi

 

dorson

 

revenos

 

servistoj

 

respondecon

 

esprimon

 
sigelon
 

intencis

 

hejmen


fordrinkas
 
gastejo
 

stulta

 
drinkemulo
 
konfidi
 
diablo
 

sterko

 

ronkante

 

sxilingojn

 

rapidan