FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
auxte:) Li staras kiel stulta bruto. DUA ADVOKATO Sed kiel atestigxas tiu _furandi propositum?_[7] [Piednoto 7--Latinfrazo: sxtelada deklaro.] UNUA ADVOKATO _Quicunqve in aedes alienas noctu irrumpit tanqvam fur aut nocturnus grassator existimandus est, atque reus hic ita, ergo_...[8] [Piednoto 8--Latinfrazo: Kiu ajn nokte en aliulan domon enrompas, devas esti rigardata kiel sxtelisto aux nokta tumultulo, kaj tial kulpa, do...] DUA ADVOKATO _Nego majorem, qvod scilicet irruperit._[9] [Piednoto 9--Latinfrazo: Mi neas la antauxan, ke li certe enrompis.] UNUA ADVOKATO _Res manifesta est, tot legitimis testibus extantibus ac confitente reo._[10] [Piednoto 10--Latinfrazo: La afero evidenta estas, tiom da lauxrajtaj atestantoj estante kaj la kulpulo konfesante.] DUA ADVOKATO _Quicunqve vi vel metu coactus fuerit confiteri..._[11] [Piednoto 11--Latinfrazo: Kiu ajn estas devigita konfesi aux perforte aux per timo.... ] UNUA ADVOKATO Aj! kie estas tiu _Vis_? kie estas tiu _Metus_?[12] Tio estas nur legximplikoj. [Piednoto 12--Latinfrazo: (...) perforto? (...) timo?] DUA ADVOKATO Ne, vi aplikas legximplikojn. UNUA ADVOKATO Pro tio neniu honesta viro kulpigu min. (Ili kaptas unu la alian bruste, kaj Jeppe kuras malantaux la unuan advokaton kaj detiras ties perukon.) JUGXISTO Respektu la tribunalon! Cxesu; mi jam havas suficxe. (Legas la verdikton:) "Cxar Jeppe sur la Monto, filo de Nils sur la Monto kaj nepo de Jeppe samloke, konvinke kulpigxis, kaj de legxaj atestantoj kaj de sia propra konfeso, pro ensxteligxo en la kastelon de la Barono, surmeto de ties vestajxoj kaj kruela traktado de ties servistoj, li kondamnigxas al morto per veneno, kaj kiam li estos morta, lia korpo estu pendigata." JEPPE (surgenue) Ahx! ahx! Estimata Jugxisto! Cxu ne estas pardono? JUGXISTO Ne, neniel. La verdikto tuj efektivigxu en mia cxeesto. JEPPE Ahx, cxu mi ne ricevu glason da brando unue, antaux ol mi trinkos la venenon, por ke mi mortu kuragxa? JUGXISTO Jes, tion ni povas permesi. JEPPE (trinkas tri glasojn da brando, denove falas genue kaj demandas:) Cxu ne estas pardono? JUGXISTO Ne, Jeppe, nun estas tro malfrue. JEPPE Ahx, neniam estas tro malfrue. La Jugxisto ja povas sxangxi la verdikton kaj diri, ke la unuan fojon li verdiktis erare. Tio jam ofte okazas; cxar ni ja cxiuj estas homoj. JUGXISTO Ne, vi mem sentos post kelkaj minutoj, ke
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

ADVOKATO

 

Piednoto

 

Latinfrazo

 

JUGXISTO

 

Jugxisto

 

pardono

 
brando
 

atestantoj

 

Quicunqve

 

verdikton


malfrue
 

vestajxoj

 

kruela

 

servistoj

 

kondamnigxas

 

traktado

 

veneno

 

propra

 
suficxe
 

minutoj


kelkaj

 
samloke
 

konvinke

 

ensxteligxo

 

kastelon

 
Barono
 

konfeso

 
sentos
 

kulpigxis

 

legxaj


surmeto

 

trinkas

 

glasojn

 

denove

 

permesi

 

kuragxa

 

demandas

 
okazas
 

verdiktis

 

neniam


sxangxi
 
venenon
 

trinkos

 
Estimata
 
neniel
 
verdikto
 

tribunalon

 

surgenue

 

pendigata

 

glason