ario, la cxambristo, du lakeoj, Jeppe.)
BARONO
Aspekte ni havos fekundan jaron. Jen, vidu kiom densa la hordeo
staras.
SEKRETARIO
Jes, vere, Via Mosxto; sed tio signifas, ke barelo da hordeo cxijare
ne valoros pli ol kvin markojn.
BARONO
Ne gravas. La farmistoj ja prosperas pli bone dum bonaj tempoj.
SEKRETARIO
Mi ne scias kiel estas, Via Mosxto; la farmistoj ja cxiam plendas,
kaj volas havi semgrenon, cxu la jaro estas fekunda aux ne. Kiam ili
ion havas, ili drinkas des pli. Jen logxas trinkejestro en la
najbareco, kiu nomigxas Jakob sxuisto, kaj tiu multe kontribuas fari
la farmistojn malricxaj. Oni diras, ke li sxutas salon en la bieron,
por ke ili pli soifu, des pli ili trinkas.
BARONO
Tiun ulon ni devas forigi.--Sed kio kusxas tie apud la vojo? Estas ja
mortinto. Oni auxdas pri nenio krom akcidentoj. Kuru unu, kaj rigardu,
kio estas.
UNUA LAKEO
Estas Jeppe sur la Monto, kiu havas la malican edzinon. Hej ekstaru,
Jeppe! Ne, li ne vekigxas ecx se ni batus lin aux tirus lin laux la
haroj.
BARONO
Lasu lin kusxi; mi tamen sxatus fari komedion kun li. Vi kutime estas
ricxaj pri ideoj. Cxu vi povus inventi ion por min distri?
SEKRETARIO
Aspektus amuze, se oni ligus paperkolumon cxirkaux lin, aux fortondus
liajn harojn.
CXAMBRISTO
Laux mi estus ankoraux pli amuze sxmiri lian vizagxon per inko kaj
posteni iujn por vidi, kiel lia edzino lin akceptus, kiam li revenus
hejmen en tia stato.
BARONO
Bone, bone. Sed cxu eble Erik elpensus ion ankoraux pli amuzan? Jen,
diru vian opinion, Erik.
ERIK LAKEO
Mi proponas, ke ni tute devestu lin kaj kusxigu lin en la plej bonan
liton de Via Mosxto, kaj en la mateno, kiam li vekigxos, ni kondutu
al li, kvazaux li estas la sinjoro de la bieno, tiel ke li ne sciu kia
kaj kio li estas. Kaj kiam ni tiel kredigos al li, ke li estas la
Barono, ni trinkigu lin tiom same ebria, kiom li nun estas, kaj
kusxigu lin en liaj malnovaj vestajxoj sur tiun saman sterkejon. Se
tia plano lerte efektivigxus, la efiko estus stranga, kaj li imagus,
aux ke li songxis pri tia felicxego, aux ke li vere estis en
Paradizo.
BARONO
Erik, vi estas lertulo, kaj tial havas nur lertajn projektojn. Sed
kion fari se li vekigxus sammomente?
ERIK
Mi certas, ke li ne faros, Via Mosxto; cxar tiu sama Jeppe sur la
Monto estas unu el la plej persistaj dormemuloj en la tuta vilagxaro.
La pasintan jaron oni provis fiksi raketon al lia nuko; sed kiam la
raketo ek
|