FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
kiu estas tute kontrauxa; cxar li imagas sin havi grandan kapon, kvankam li havas tute neniun, kiel oni povas konstati per liaj verdiktoj. (Ili ridas. Ha, ha, ha!) DUA KURACISTO Estas plezuro auxskulti Sinjoron sxerci. Sed por reveni al la rakonto, tiu sama viro trairis la tutan urbon, kaj demandis al preterpasantoj, cxu iu trovis la kapon, kiun li perdis; sed felicxe li resanigxis kaj nuntempe estas sonorilisto en Jutlando. JEPPE Tio li ja povus farigxi, kvankam li ne retrovus sian kapon. (Ili ridas denove. Ha, ha, ha!) UNUA KURACISTO Cxu sinjoro Kolego memoras la historion, kiu okazis antaux dek jaroj pri viro, kiu imagis sin havi plenplenon da musxoj en sia kapo, kaj ne povis liberigxi el tiuj fantaziajxoj, kiom ajn konvinke oni klarigis al li, gxis sagxa doktoro kuracis lin tiel: Sur lian kapon li metis plastron sursxutitan de mortaj musxoj, kiun li post iom da tempo fortiris, kaj montris al la malsanulo la musxojn. Tiu imagis, ke ili estis tiritaj el lia kapo, kaj tiel farigxis sana. Mi ankaux auxdis rakonton pri alia viro, kiu post longedauxra febro farigxis konfuzita, kaj li kredis, ke se li eligus sian akvon, la tuta lando subakvigxus. Neniu povis tiri lin el tiuj ideoj; cxar li volis morti pro la komuna bono. Li estis sanigita laux jena maniero: Oni sendis mesagxon al li sxajne de la Komandanto, dirante ke la urbo estas en dangxero de siegxo. Ne estas akvo en la remparaj fosajxoj. Cxu li volus plenigi ilin por malhelpi al la malamiko eniron en la urbon? La malsanulo gxojigxis, cxar li povis servi al sia patrolando kaj al si mem samtempe, kaj tiel li liberigxis de sia akvo kaj ankaux de sia malsano. DUA KURACISTO Mi povas montri ekzemplon el alia historio, kiu okazis en Germanio. Nobelo iam envenis gastejon, kaj post mangxo li volis enlitigxi. Li pendigis sian oran kolcxenon, kiun li kutime portis, sur la muron en la gastejo. La gastejestro atente observis lin, akompanis lin al la lito, kaj deziris al li bonan nokton; sed kiam li rimarkis ke la nobelo dormis, li sxteliris en la cxambron kaj forprenis 60 erojn el la cxeno, kaj poste rependigis gxin sur la muron. La gasto ellitigxas en la mateno, seligas sian cxevalon kaj surmetas siajn vestojn. Sed kiam li ekligis la cxenon cxirkaux sian kolon, li perceptis ke el gxi perdigxis la duono de gxia longo. Li tuj komencis krii, ke iu lin prisxtelis. La gastejestro, kiu sxtelauxskultis ekster la pordo, tuj alkuras, kaj sxajnigas esti funde konfu
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

KURACISTO

 

okazis

 

imagis

 

gastejestro

 

malsanulo

 

farigxis

 

musxoj

 

ankaux

 

kvankam

 

Germanio


Nobelo
 

historio

 

ekzemplon

 
liberigxis
 
malsano
 
montri
 

envenis

 
gastejon
 

kutime

 

portis


sxajnigas

 

gastejo

 

kolcxenon

 

mangxo

 

enlitigxi

 

pendigis

 

samtempe

 

remparaj

 

fosajxoj

 

siegxo


dangxero
 
sxajne
 
Komandanto
 

dirante

 

plenigi

 

gxojigxis

 

patrolando

 

grandan

 
eniron
 
malhelpi

malamiko

 

alkuras

 
imagas
 

cxevalon

 
surmetas
 

vestojn

 
seligas
 

mateno

 

prisxtelis

 
ellitigxas