FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
oje hodiaux. JEPPE Versxu al mi por sxilingo da brando, Jakob. JAKOB Jes, donu la sxilingon. JEPPE Vi ricevos gxin morgaux, kiam mi revenos. JAKOB Jakob sxuisto ne versxas kredite. Mi scias, ke certe vi havas sxilingon aux du por pago. JEPPE Honto pro tia mensogo, Jakob; nur kelkajn sxilingojn, kiujn mia edzino donis al mi por acxeti ion en la urbo. JAKOB Mi scias, ke certe vi povos marcxandi du sxilingojn de la varoj, kiujn vi acxetos. Kiu estas via komerco? JEPPE Mi acxetu du funtojn da verda sapo. JAKOB Ej, cxu vi ne povas diri, ke vi pagis sxilingon aux du pli por la funto ol vi faros? JEPPE Mi timas, ke mia edzino sciigxos pri tio; kaj tiam mi gustumos la skurgxon. JAKOB Babilacxo! Kie sxi sciigxus pri tio? Cxu vi ne povas jxuri, ke vi pagis la tutan sumon? Vi estas stulta kiel bruto. JEPPE Vere, vere, Jakob; jen kion mi fine povos fari. JAKOB Elmetu vian monon, do. JEPPE Jen! sed vi devas redoni al mi sxilingon sxangxe. (Jakob eliras.) JAKOB (envenas kun la glaso, saluttrinkas) Je via sano, Jeppe! JEPPE Vi glutis kiel fripono. JAKOB Cxu? Mi ja scias ke estas kutimo, ke la gastiganto saluttrinkas al la gastoj. JEPPE Mi certe scias; sed honto al tiu, kiu enkondukis tiun kutimon. Sanon, Jakob! JAKOB Dankon, Jeppe! Vi trinkos ankaux por la dua sxilingo; vi ja ne povas gxin reen kunporti, sen havi glason da brando bonhave, kiam vi revenos. Cxar kredu min, mi havas ecx ne unu sxilingon por redoni al vi sxangxe. JEPPE Hontu, kiu faros! Se gxi estu glutata, do okazu tuj, tiel ke mi sentu la stomakon iom plenigxi. Sed se vi ankaux el tiu trinkas, mi nenion pagos. JAKOB Sanon, Jeppe! JEPPE Dio gardu niajn amikojn, kaj honto al cxiuj niaj malamikoj! Tio bonfaris en la stomako. Ahx, Ahx! JAKOB Bonan vojagxon, Jeppe! JEPPE Dankon, Jakob sxuisto! KVINA SCENO JEPPE (sola; farigxas gaja kaj komencas kanti:) "Blanka kokino kaj plurkolora kokino kontrauxstaris kokon (k.t.p.) ..." Ahx, se mi kuragxus trinki por kroma sxilingo! Ahx, se mi kuragxus trinki por kroma sxilingo! Mi faru! Ne, sxi drasxos min. Se nur eblus unue forigi la trinkejon el vido, ne estus problemo; sed estas kvazaux iu kapte retenas min. Mi devas ree tien. Ho ne, kion vi faros, Jeppe? Mi vidas Nille kvazaux staranta en la vojo kun "Majstro Erik" en la mano. Mi devas turni.--Ahx, se mi kuragxus trinki ankoraux por unu sxil
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

sxilingon

 

sxilingo

 

trinki

 

kuragxus

 

kokino

 

saluttrinkas

 
Dankon
 

ankaux

 

redoni

 

sxangxe


kvazaux
 

revenos

 

sxuisto

 

edzino

 

sxilingojn

 

brando

 

trinkas

 

staranta

 
nenion
 

glutata


ankoraux

 
stomakon
 

Majstro

 

plenigxi

 

kontrauxstaris

 
plurkolora
 

problemo

 
drasxos
 

forigi

 

trinkejon


Blanka

 

bonfaris

 

stomako

 

retenas

 

malamikoj

 

amikojn

 

farigxas

 
komencas
 

vojagxon

 

envenas


acxetu
 
funtojn
 

komerco

 
acxetos
 
sciigxos
 
marcxandi
 

ricevos

 

morgaux

 

versxas

 

hodiaux