FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
zita. Li ekkriis: Ahx, kia terura sxangxo! Kiam la gasto demandis, kial li tiel reagis, li diris: Ahx, Sinjoro! Via kapo farigxis duoble pli granda, ol gxi estis hieraux. Poste li enportis falsan spegulon, kiu montris cxion en duobla grando. Kiam nun la nobelo vidis sian kapon tiom granda en la spegulo, li ekploris, kaj diris: Ahx nun mi konstatas la kauxzon, pro kiu mia cxeno farigxis tro mallonga. Li surseligxis, kaj volvis sian mantelon cxirkaux sian kapon por ke neniu vidu gxin survoje. Oni diras, ke poste li tenis sin hejme multajn tagojn, kaj ne povis liberigxi el tiuj fantaziajxoj, sed kredis, ke la cxeno estis tro mallonga cxar la kapo farigxis tro dika. UNUA KURACISTO Estas multaj ekzemploj pri tiaj fantaziajxoj. Mi memoras pri iu, kiu imagis al si, ke lia nazo estas dek futojn longa, kaj avertis cxiujn, kiuj venis renkonte, ke ili ne tro proksimigxu. DUA KURACISTO _Domine Frater_ certe auxdis la historion pri tiu viro, kiu imagis al si, ke li estas morta. Juna persono ekfantaziis, ke li estas morta, kaj tial kusxigis sin en cxerkon, kaj volis nek mangxi nek trinki. Liaj amikoj klarigis al li la stultajxon, kaj provis cxiujn rimedojn por igi lin mangxi, sed vane. Li rifuzis kun rido, dirante ke estas kontraux cxiuj reguloj, ke mortintoj mangxu kaj trinku. Fine spertulo pri medicino prenis sur sin kuraci lin per stranga metodo. Li petis serviston prezenti sin kiel mortinton, kaj kun cxiuj solenajxoj lasi sin porti al la sama loko, kie kusxas la malsanulo. Tiuj du longe kusxis rigardante unu la alian. Fine la malsanulo komencis pridemandi al la alia, kial li tien estis portita; kaj tiu respondis: cxar li estas morta. Poste ili komencis demandi unu al la alia pri la maniero per kiu ili mortis, kaj ambaux detalplene rakontis. Poste iuj laux sekreta interkonsento enportis vespermangxon al la laste "mortinta", kaj jen tiu elcxerkigxis kaj ekhavis bonegan mangxon, dirante al la alia: Cxu ne ankaux vi baldaux mangxu? La malsanulo miris, kaj demandis cxu konvenas al mortulo mangxi, sed ricevis la respondon, ke se li ne mangxas, li ne povas pli longe esti morta. Li do unue lasis sin persvadi mangxi kune kun la alia, poste dormi, ekstari, sin vesti, jes, li cxiel imitis la alian, gxis li refarigxis vivanta kaj prudenta. Mi povus doni sennombre pli da ekzemploj pri tiaj strangegaj fantaziajxoj. Tiel ankaux okazis pri Lia Mosxto, ke Li imagas sin esti malricxa farmisto. Sed Lia Mosxto devas forpeli tiajn imagojn e
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

mangxi

 

malsanulo

 

fantaziajxoj

 

farigxis

 

cxiujn

 

KURACISTO

 
komencis
 

mallonga

 

demandis

 

ekzemploj


dirante
 

enportis

 

granda

 

Mosxto

 

imagis

 

mangxu

 

ankaux

 

maniero

 
mortis
 

sekreta


kuraci

 
rakontis
 

detalplene

 

ambaux

 

kusxis

 
solenajxoj
 

serviston

 
prezenti
 

mortinton

 

kusxas


stranga

 

portita

 

respondis

 

pridemandi

 

metodo

 

interkonsento

 

rigardante

 
demandi
 

baldaux

 

prudenta


vivanta
 
sennombre
 

refarigxis

 
ekstari
 
imitis
 
strangegaj
 

forpeli

 

imagojn

 

farmisto

 

okazis