FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
>>  
da brando; kiel mi do povis fari cxason? CXAMBRISTO Ahx, mi insiste petas Vian Mosxton sur miaj genuoj, ke li forlasu tiajn dirajxojn.--Erik, cxu oni vokis la kuracistojn? ERIK Jes! ili tuj venos. CXAMBRISTO Ni do metu sur Sinjoron lian negligxon; cxar eble kiam Li venos eksteren en la liberan aeron, lia stato plibonigxos.--Cxu Sinjoro bonvole surmetu la negligxon. JEPPE Jes, bonvole. Vi faru pri mi kiel al vi placxas, se vi nur ne mortbatu min; cxar mi estas tiel senkulpa, kiel infano en patrina ventro. TRIA SCENO (Du kuracistoj. Jeppe. Cxambristo. Erik.) UNUA KURACISTO Kun aflikto ni auxdas, ke Sinjoro malbonfartas. CXAMBRISTO Ahx ja, sinjoro Doktoro! Li estas en mizera stato. DUA KURACISTO Kiel vi fartas, Via Mosxto? JEPPE Suficxe bone. Mi nur estas iom soifa post tiu brando, kiun mi ricevis de Jakob sxuisto hieraux. Bonvolu doni al mi nur krucxon da biero, kaj lasu min foriri; poste oni bone povas pendigi vin kaj cxiujn kuracistojn; cxar mi ne bezonas medicinon. UNUA KURACISTO Tion mi vere nomas fantaziado, sinjoro Kolego. DUA KURACISTO Ju pli forta gxi estas, des pli rapide gxi forvaporos. Palpu la pulson de Sinjoro. _Quid tibi videtur, Domine Frater?_[4] [Piednoto 4--Latinfrazo: Kiel sxajnas al vi, Sinjora Frato?] UNUA KURACISTO Mi opinias, ke li bezonas kupumon. DUA KURACISTO Mi ne samopinias; cxar tiajn strangajn malfortecojn oni devas kuraci alimaniere. Sinjoro havis teruran kaj strangan songxon, kiu fluigis la sangon kaj konfuzis la cerbon tiel, ke Li imagas sin esti farmisto. Ni devas provi distri Sinjoron per tiuj aferoj, kiuj kutime plej placxas al Li, doni al Li tiujn specojn de vino kaj mangxajxo, kiujn Li pleje sxatas, kaj ludi por Li la melodiojn, kiujn Li prefere auxskultas. (Gaja muziko komencigxas.) CXAMBRISTO La sxatmuziko de Sinjoro! JEPPE Povas esti. Cxu cxiam estas tia gajeco cxi tie en la bieno? CXAMBRISTO Tiom ofte kiom placxas al Sinjoro; cxar Li donas al ni cxiuj mangxajxon kaj salajron. JEPPE Sed estas strange, ke mi ne memoras, kion mi antauxe faris. DUA KURACISTO La malsano kauxzas, Via Mosxto, ke oni forgesas cxion, kion oni antauxe faris. Mi memoras, ke antaux kelkaj jaroj unu el miaj najbaroj, pro forta drinkado, tiom konfuzigxis, ke dum du tagoj li imagis, ke li estas sen kapo. JEPPE Mi estus kontenta, se distrikta jugxisto Kristofer spertus la saman. Sed li certe havas malsanon,
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
>>  



Top keywords:

KURACISTO

 

Sinjoro

 

CXAMBRISTO

 

placxas

 

memoras

 

antauxe

 
bezonas
 

bonvole

 

Sinjoron

 

Mosxto


brando
 

negligxon

 

sinjoro

 

kuracistojn

 

mangxajxo

 

sxatas

 

prefere

 

melodiojn

 
auxskultas
 

songxon


fluigis

 
sangon
 

konfuzis

 

strangan

 

teruran

 
malfortecojn
 

kuraci

 
alimaniere
 

cerbon

 

imagas


aferoj

 

kutime

 

muziko

 

farmisto

 

distri

 

specojn

 

strange

 
imagis
 

konfuzigxis

 

najbaroj


drinkado
 
malsanon
 

spertus

 
Kristofer
 
kontenta
 
distrikta
 

jugxisto

 

gajeco

 

sxatmuziko

 

forgesas