FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
l sia menso, kaj jen Li tuj resanigxos. JEPPE Sed cxu eblas, ke estas nur fantaziajxoj? KURACISTO Certe jes! El tiuj historioj Sinjoro auxdis, kian efikon fantaziajxoj povas havi? JEPPE Cxu mi do ne estas Jeppe sur la Monto? KURACISTO Certe ne! JEPPE Kaj la malica Nille ne estas mia edzino, cxu? KURACISTO Neniel; cxar Sinjoro estas vidvo. JEPPE Cxu ankaux tio estas fantaziajxo, ke sxi havas skurgxon, kiu nomigxas "Majstro Erik"? KURACISTO Nura fantaziajxo. JEPPE Kaj ne estas vero, ke mi devis iri al la urbo por acxeti sapon? KURACISTO Ne. JEPPE Ankaux ne, ke mi fortrinkis la monon cxe Jakob sxuisto? CXAMBRISTO Ej! Sinjoro faris ja cxason kune kun ni la tutan hierauxon. JEPPE Ecx ne ke mi estas kornulo? CXAMBRISTO Aj! Sinjorino ja mortis antaux multaj jaroj. JEPPE Ahx, mi jam komencas percepti mian malsanon. Mi ne plu pensu pri tiu farmisto; cxar mi komprenas, ke songxo kondukis min en tiun konfuzon. Tamen estas strange kiel homoj povas lasi sin kapti en tiajn fantaziajxojn. CXAMBRISTO Cxu Sinjoro bonvolas iom promenadi en la gxardeno, dum ni ion pretigas por la matenmangxo? JEPPE Jes ja; sed devas okazi rapide; cxar mi estas kaj malsata kaj soifa. TRIA AKTO UNUA SCENO (Jeppe. Barono, alivestita kiel sekretario. Cxambristo kaj pluraj servistoj.) (Jeppe venas el la gxardeno kun sia sekvantaro, kaj tableto estas pretigita.) JEPPE Ha ha! Mi vidas, ke la tablo jam estas preta. CXAMBRISTO Jes, cxio estas preta, kiam konvenas al Via Mosxto sidigxi. (Jeppe sidigas sin. La aliaj staras malantaux lia segxo kaj ridas pri liaj acxaj manieroj, kiam li per cxiuj kvin fingroj prenas el la plado, ruktas super la tablon, purigas la nazon per la fingroj kaj sxmiras sur la vestojn.) CXAMBRISTO Sinjoro bonvole indiku, kiun vinon li deziras? JEPPE Vi ja mem scias kiun vinon mi kutimas trinki matene. CXAMBRISTO Estas la rejna vino, kiun Sinjoro plej sxatas trinki. Se gxi ne placxas al Sinjoro, li tuj ricevos alian. JEPPE Gxi estas iom tro seka. Versxu iom da medo en gxin, kaj gxi plibonigxos; cxar mi multe sxatas la dolcxan. CXAMBRISTO Jen kanari-sek, se Sinjoro bonvolas gustumi. JEPPE (trinkas) Gxi estas bona vino. Toksu cxiuj! (cxiun fojon kiam li trinkas, oni sonorigas trumpetojn.) JEPPE Hej, atentu, uloj! Ankoraux glason da kanajlo-sek, vi komprenas, cxu?--Kie vi ricevis tiun ringo
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

Sinjoro

 

CXAMBRISTO

 

KURACISTO

 

trinkas

 

komprenas

 

trinki

 
sxatas
 

fingroj

 

gxardeno

 

bonvolas


fantaziajxo
 

fantaziajxoj

 

prenas

 

deziras

 

ruktas

 

purigas

 

sxmiras

 

bonvole

 
tablon
 

indiku


vestojn

 
historioj
 

konvenas

 

auxdis

 

pretigita

 
Mosxto
 

sidigxi

 
malantaux
 

sidigas

 

staras


manieroj

 

kutimas

 

gustumi

 

kanari

 

sonorigas

 

trumpetojn

 

ricevis

 
kanajlo
 

glason

 

atentu


Ankoraux
 
dolcxan
 

resanigxos

 
tableto
 
matene
 
placxas
 

ricevos

 

plibonigxos

 

Versxu

 

hierauxon